Ido estas la plej fama planlingvo el la aro de la tiel nomataj esperantidoj.

Flago de Ido

Komenco redakti

En 1900 francoj Louis Couturat kaj Leopold Leau, eluzante la lingvajn malfacilaĵojn en internaciaj kongresoj, dum tutmonda ekspozicio en Parizo iniciatis Delegacion por alpreno de la lingvo internacia kun la celo peti al Internacia Ligo de Akademioj elekti Lingvon Internacian, aŭ, se tiu rifuzus, mem krei komisionon por la elekto.

En 1906 la Delegacio petis al Internacia Ligo de la Akademioj fari la elekton. En la 29-a de majo 1907 la lasta rifuzis, decidinte ne pridiskuti la demandon. Couturat aranĝis elekton de 12-ana Komisiono de la Delegacio. La esperantistoj elektis dum la UK en Cambridge specialan komisionon por trakti kun la Delegacio. La Delegacia Komisiono kunvenis 18-foje en Parizo 15-24 oktobro 1907 por ekzameni la sistemojn de lingvo internacia. Laŭ peto de Zamenhof, Esperanto estis defendata de Louis de Beaufront, la "Dua patro de Esperanto".

Couturat, kiu estis unu el la juĝistoj de la Delegitaro, ne rajtis prezenti sian propran projekton; tial la projekto estis anonime prezentita sub pseŭdonimo Ido. Ĉar la aŭtoro ne povis ĵeti mem la maskon, Beaufront konsentis fariĝi lia pajlohomo kaj deklaris: «Mi estas Ido». Nur tiam li deklaris, ke aŭtoro de Ido estas li.

Dum la lasta kunsido la ĉeestantaj 9 anoj ĉiesvoĉe akceptis principe Esperanton, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komitato, laŭ la senco difinita en la konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono kaj de la projekto "Ido", provante interkonsenti kun la Esperantista Lingva Komitato. Samtage en la Konstantan Komitaton estis elektitaj: Wilhelm Ostwald, prezidanto, Jan Micislaw Baudouin de Courtenay, Otto Jespersen anoj; Louis Couturat, Leopold Leau, sekretarioj. Poste oni alelektis Louis de Beaufront "pro lia speciala kompetenteco".

La Konstanta Komitato informis Zamenhof kaj la Esperantistan Lingvan Komitaton kaj petis tujan respondon. La decido prokrastiĝis kaj Ostwald deklaris, ke la Konstanta Komitato agos libere kaj rezervas al si la rajton sin turni al la publiko en ĉiu formo opiniata utila.

En la 7-a de januaro 1908 la prezidanto de Lingva Komitato, Émile Boirac publikigis la respondon: el 61 Lingva-Komitatanoj nur 8 plene aprobis la Delegaci-reformojn. Samdate Zamenhof alvokis per "Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj" resti fidelaj al Esperanto, ĉar nur per unueco estas akirebla konfido de la mondo. En la 29-a de marto 1908, Zamenhof rifuzis la nomon Esperanto (reformita) por la nova lingvo.

Leon Bollack, proponinto de Lingvo blua, rapide lasis sian projekton kaj iĝis idisto, sed ĝis majo 1908 L. de Beaufront kontraŭbatalis reformojn. Louis de Beaufront aliĝis al la projekto de tiu "Ido". Pli poste, li deklaris, ke li mem estas la aŭtoro de la broŝuro kun la reforma lingvoprojekto.

La kreintoj de Ido, elektante tiun nomon por la nova lingvo, montris, ke ili estas lertaj reklamistoj, ĉar la plej efika batalilo de Ido kontraŭ Esperanto en la unua momento estas ĝuste tiu ĉi nomo "Ido" kredigante, ke la lingvo Ido estas ja ido de Esperanto bazita sur tiaj samaj principoj, kiajn havas la patro, kaj diferenciĝanta nur per flankaj, malĉefaj, facile ŝanĝeblaj detaletoj. Ŝajnis memkompreneble, ke Ido, estante nur posta formo de Esperanto, estas pli perfekta ol ĝi, ĉar la filo, naskiĝinte pli malfrue, povis profiti la antaŭan sperton de la patro kaj evoluante pliboniĝis.

Ekde 1908 (kaj ĝis 1914) aperis la revuo Progreso, unue en Esperanto, poste en la nova lingvo, kiun oni nomis iom post iom Ido. En 1909 estis fondita Uniono dil Amiki di la Linguo Internaciona, laŭ kies statuto kreiĝis la unua Ido-Akademio. Sekretario kaj ĉefa aganto en la Akademio estis Couturat, kiu aperigis la lingvajn diskutojn de la Akademio, kaj ties decidojn, en Progreso.

El 307 esperanto-societoj ĝis 1910 nur 14 aprobis Idon. La rompo inter la Delegacio kaj esperantistaro estas klarigebla per tio, ke ambaŭ flankoj esperis venki apartiĝinte de la alipartianoj. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, dum preskaŭ 20% da Esperanto-gvidantoj aliĝis al la lingvo, el la Esperantistaj amasoj ĝi povis altiri apenaŭ 3-4%. Multaj francaj viglaj Esperantistoj, kiel Edouard Breon, René Lemaire kaj RODET sekvis Beaufront pro lia influo. Aliaj, kiel Ivan A. Georgov devigis sekvi la decidojn de Delegitaro.

Notinde estas la kazo de Luksemburgo, kie ĉiuj esperantistoj fariĝis idistoj, kaj nur post 1920 la Esperanto-movado reviviĝis en la lando. En Belgio, la ĉefa esperantisto Charles Lemaire fariĝis idisto, kaj la plej gravaj movadanoj sekvis lin. En Svedio, la Ido-skismo diskrevigis la movadon, Alfred Sandborg fariĝis fanatika malamiko de Esperanto, same la gazeto, kiun li redaktis. En tiu lando, la idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la Esperantismon. La gazetaro tute rifuzis ion enpresi pri Esperanto, ĉar tuj la idistoj polemikis.

En tiu periodo, idistoj tre forte kaj ofte perfide atakis la Esperanto-movadon. Idistoj republikigis la projekton kreitan en 1894 de Zamenhof por balotado inter la abonantoj de l' revuo Esperanto sen permeso de li por apogi siajn ideojn. En Danio, multaj Esperantistoj transiris al Ido, pro influo de prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ Esperanto. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo. La kontraŭ-Ido-polemikon en Kopenhago gvidis Margrethe Caroline Noll, en Britio Austin Richardson kaj Émile Boirac en Francio, sed la plej grava batalanto kontraŭ idismo en tiu periodo estis René de Saussure.

Saussure montris la principon de Neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat ke Esperanto ne kongruas kun la principo de Renversebleco.

Periodo de "Stabileco" redakti

En marto de la jaro 1912 la Ido-Akademio mem decidis, ke nenio plu estos aliigota dum certa periodo, por ke la lingvo elproviĝu trankvile (unua periodo de stabileco). Tiu unua periodo de stabileco rompiĝis en 1913, sed ĝin sekvis tuj nova periodo de stabileco, kiu estus devinta daŭri de 1914 ĝis 1924. Tiu decido haltigi la reformojn vekis ioman malentuziasmon inter la idistaj reformemuloj: Otto Jespersen forlasis Idon, kaj Charles Lemaire ekdisputis kun Couturat.

Jespersen kredis ke difektoj en la lingvo kulpas la malrapidan disvastigadon de Ido. Li tial do kreis sian propran projekton, Novialo.

Ankoraŭ en 1914 estiĝis Uniono di la Linguo Internaciona Ido, la plej daŭra kaj vivtena Ido-organizo.

Ido aperis en 1907 sen beletro, kiu eĉ estis konsiderata avantaĝo apud la seriozaj sciencaj, teknikaj, praktikaj, komercaj aferoj. Tamen, ekde 1912, en la periodo de lingvostabiligo, aperis beletro originala kaj tradukita.

Unua mondmilito redakti

En tiu tempo, idistoj propagandis ekster la Esperanto-movado kaj faris anojn el ne-esperantistoj. Baldaŭ tamen misa destino trafis la Ido-movadon: Couturat subite mortis en aŭtomobil-akcidento milit-komence (1914) kaj la Unua mondmilito preskaŭ malaperigis ilian movadon, kaj kelkaj de iliaj ĵusbakitaj anoj, kiel Béla Schuller, pasis al Esperanto.

De 1916 la gazeto ,Esperanto' estis malpermesita en Francio kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigita. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama Esperantisto, fariĝinta Idisto (la gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francio).

Sed en 1916, la Ido-movado apenaŭ survivis, ankaŭ tiujare, multaj germanaj idistoj forlasis la movadon por apogi Wede pro militperioda naciismo sekvante Wilhelm Ostwald, la ĉefa idisto en Germanio. Idistoj de neŭtralaj landoj provis aperigi artikolojn kaj en oktobro, kelkaj idistoj de Svisio kunvenis kaj decidis provizore rekomenci la agadon de la "Uniono".

En januaro 1917 la Svisaj Schneeberger e Waltisbühl, sekretario kaj kasisto de la "Uniono", redaktis alvokon al Unionanoj kaj aliaj Idistoj, atentigante la oficialan formon de Ido laŭ la laboroj de la Ido-Akademio kaj petante sendi la kontribuaĵojn por la pasintaj militojaroj. Respondo al tiu alvoko estis artikolo de Beaufront en julio, per kiu li postulis »la desaparo dil Uniono e di lua komitato« (malapero de la Uniono kaj de ĝia komitato) pro la psikologia situo dum kaj post la milito kaj konsideris »omna rivivigo ... kom neoportuna, danjeroza e mem neposibla« (ĉiu revivigo ... kiel neoportuna, danĝera kaj eĉ neebla), ankaŭ pro statutaj argumentoj. La kontraŭopinio esprimata de Svisoj kaj Aŭstroj baldaŭ aperis, sed Beaufront tenis sian vidpunkton kaj antaŭvidis nur la renaskon de la Ido-akademio.

Inter la Mondmilitoj redakti

La Ido-movado reviviĝis militofine malgraŭ ke en aprilo 1919 Beaufront ripetis en Mondo sian vidpunton pri la »fakta morto« de la Uniono, sed ne de la akademio, kaj konsideris kiel vana la provo revivigi ĝin. Dum pluraj semajnoj nenio okazis internacie, sed la naciaj societoj rekomencis labori kaj propagandi. En septembro Bakonyi kiel sekretario de la Uniono, notante la kreskan intereson de oficalaj aŭtoritatoj pri lingvo internacia, rekomendis al la komitatanoj kaj akademianoj repreni siajn postenojn kaj proponis konsideri rigardi la opinion de Beaufront kiel eksiĝo.

En 1918 Kuomintango, en Ĉinio adoptis Idon kiel helplingvon al siaj internaciaj rilatoj. Komunista Internacio (Kominterno) pridiskutis la demandon pri Esperanto en sia 2-a kongreso, en 1920, kiam hispana delegito Pestana proponis, „ke ĉiu oratoro en internacia kongreso“ parolu en la plej facila por li lingvo kaj ke el ĉiu parolado estu farata nur unu traduko en helpa lingvo Esperanto.“ La propono estis transdonita al Ekzekutiva komitato por pristudo. Similan proponon prezentis al Kominterno skribforme Raimond Lefebvre, Bombacci kaj 23 aliaj subskribintoj. Rezulte la sekretariaro de Kominterno formis specialan studkomisionon en konsisto de J. Pogany (ekskomisaro en Hungara Sovetrespubliko), Henri Guilbeaux kaj Hans Itschner. En la 3-a kongreso de Komintern, en julio 1921, la demando pri Lingvo Internacia denove estis priparolita kaj oni denove komisiis la aferon al la Ekzekutiva Komitato. Sub influo de la idisto Itschner, sekretario de la studkomisiono, tiu ĉi lasta nemulton studis. Per du voĉoj de Itschner mem kaj Guilbeaŭ, malgraŭ sindeteno de la prezidanto Pogány la komisiono decidis aprobi Esperanton kaj Idon samtempe; sed rekomendis al ĉiuj komunistoj lerni prefere Idon kiel „pli perfektan“ ol Esperanto. Tiu ĉi „decido“, neniam aprobita de Kominterno mem, estis blufe uzita de l' idistoj por propagando de Ido en komunistaj medioj. En Francio la gazetoj L' E-iste Revolutionnaire kaj L' Antinationaliste ĉefe utilis por kontraŭbatali la agadon de Idistoj, kiuj dum la periodo 1919-1924 tre malhelpis la varbadon de Fédération Espérantiste Ouvrière.

Ekde 1921, preskaŭ ĉiujare, okazis internaciaj Ido-renkontiĝoj. Teodor Kanev en 1922-23 provis organizi Ido-movadon, la renkontiĝoj aprobis novan statuton. Renaskiĝis ankaŭ la Akademio de Ido sub influo de Beaufront.

Tiam la Ido-movado en kelkaj landoj, kiel Peruo, sukcesis egalpezi kun Esperanto-movado, sed en aliaj, kiel Bulgario, la ido-movado ne enradikiĝis. En Svedio, kie la Ido-movado estis forta, jam de 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estas katastrofa; restas ankoraŭ kelkaj „generaloj sen armeo“ kaj ili senskrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al Esperanto.

La konkuro Ido-Esperanto daŭris en la dudekaj jaroj, en la beletro-eldonado. Esperanto tiuterene havis grandan avantaĝon, ja ĝi siatempe aperis kun beletro. En Hungario ekde 1922 aperis la fama revuo Literatura Mondo, kun tradukoj de eminentaj beletroj. En 1929 en Berlino aperis esperanta traduko de La Cikoni-kalifo, romano de Mihály Babits, malgraŭ li mem estis idisto, kiu alte taksis la beletrajn atingojn de Esperanto. En 1933 li verkis ampleksan studon pri la hungara beletro por Hungara Antologio, kiun Kalocsay tradukis Esperanten.

En 1924 la Akademio decidis aldoni al Ido nur en vortara kampo, kaj nenion plu ŝanĝi en ĝia gramatiko ĝis 1928. Tio tre malplaĉis al la reformemaj idistoj, kiuj grupiĝis ĉirkaŭ la periodaĵo Mondo. Pro tio en 1927 tiu organo malfermiĝis al lingvaj diskutoj pri reformoj. Rezulte aperis dudeko da novaj lingvoprojektoj, kies aŭtoroj sin lasis rekonduki en la epokon de la individuisma utopia projektado. La disputoj inter konservativuloj kaj reformemuloj iĝis tiel akraj, ke jam en 1928 la Ido-Akademio decidis ne plu uzi Mondo kiel organon, kaj preferis adopti propran organon, disponigitan de la konservativa idisto A. Noetzli (Ofical Informilo dil ldo-Akademio, 1928-1929).

Neatenditan apogon la Ido-movado ricevis en 1926, kiam aperis la plej grava, eĉ hodiaŭ uzata enciklopedio Hungaria, en kiu la lingvisto Mózes Rubinyi en ampleksa artikolo pri la "Mondlingvo" preferis Idon kontraŭ Esperanto, kvankam emfazante ankaŭ la rifuzon de la tiutempa lingvoscienco.

En 1929 la skismo plenumiĝis: granda parto el la reformemuloj migris al Okcidentalo, kaj parto, kune kun la revuo Mondo, al la ĵusnaskita Novialo (1929). La restanta Ido-movado reorganiziĝis: la hodiaŭa Uniono por la Linguo Internaciona (ULI) naskiĝis en 1929. La Ido-Akademio, nun sen ekstremaj reformistoj, reorganiziĝis kaj adoptis kiel organon la renaskitan Progreso (ekde 1931, ĝis nun). La nova akademio havis de 9 ĝis 15 anoj, estis organo de ULI, kaj elektiĝis fare de la Ido-instruistoj. Ĝia celo estis la perfektigo kaj la unueca evoluigo de la lingvo mem. Kelkaj idistoj kaj kelkaj akademianoj provis intertempe ankoraŭ reformi la lingvon, sed la konservativa idistaro, nun majoritata, malhelpis tion. Lasta skismo okazis en 1934: samjare la Ido-kongreso decidis pri nova stabileco-periodo, kiu estus devinta daŭri ĝis 1937. En ĉi tiu jaro la Ido-Akademio, unuanime, decidis, ke kiel bazon de lingvaj diskutoj oni adoptos la "klasikan" Idon de 1913. Al la idistoj estos permesate utiligi nur prove novaĵojn, eventuale nur en literatura kaj scienca kampoj.

Moderna Periodo redakti

La Ido-Akademio restariĝis post la dua mondmilito, sub la direkto de S. Auerbach, reveninta al Ido post Novialista fazo. Post la morto de Auerbach, tamen, dum la komenco de la 1960-aj jaroj, la akademio iom post iom "endormiĝis". Ĝi absorbiĝis rekte en la Komitaton de ULII, kies "lingva sekretario" vakis dum multaj jaroj (dum la 1970-jardeko). Nuntempe Ido ne plu havas ian lingvan komitaton, kvankam depost kelkaj jaroj ULII ree havas lingvan sekretarion.

En 1996 artikolo en Progreso diras "la mentala stando qua karakterizas ta reformemeso esas responsiva por la nunatempa katastrofo di nia movemento" (la mensa stato, kiu karakterizas tiun reformemon, estas responsa por la nuntempa katastrofo de nia movado).

Organizita Ido-movado ekzistas nun, plejparte danke al la Interreto kaj malmultaj entuziasmuloj. Multaj idistoj sufiĉe bone parolas Esperanton. Ido-Vikipedio havas pli 27 mil artikolojn, multaj el ili, estante malgrandaj, ne enhavas markilon pri sia ĝermeco (stub-ŝablonon).

Internaciaj Ido-kongresoj redakti

Internaciaj Ido-kongresoj estas nomataj Ido-konferencoj kaj okazas neregule ĉiam en Eŭropo ekde 1921.

Simboloj de Ido-Movado redakti

Kiel Esperanto-movado, Ido-movado ankaŭ havas simbolojn:

Ido-Himno redakti

La Ido Himno estas malmulte konata, eble estas kantata kun la muziko de "La Espero".

Ido Himno (de Sten Liljedahl)

Yen ni venas mikra Idistaro
kun ideo bel e praktikal,
por montrar ad obstinem homaro
maxim bona verko mondlingual,

Lernez Ido simpla e sparema
nam stranjera lingui desfacil
esas nur obstakli disipema,
qui impedas agi plu fertil.

Helpez do per honoroz kombato,
frati sur la tero sospirant,
al felicoza e vinkoza fato,
quan meritas linguo unigant !

Vivez Ido, nia grand idolo,
kom la vera linguo futural !
Brilez stelo, nia kar simbolo,
klare tra la mondo unesal !

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti