Idoj de Orfeo

libro de Hendrik Bulthuis
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Idoj de Orfeo estas 542-paĝa romano, originale Esperante verkita de Hendrik Bulthuis kaj eldonita en 1923.[1][2] Ĝi estis "Kronita verko de la Akademio", kaj troviĝas sur la "Baza legolisto" de William Auld.

Idoj de Orfeo
Idoj de Orfeo
Idoj de Orfeo
Aŭtoro Hendrik Bulthuis
Eldonjaro 1923
Urbo Hago
Eldoninto Hendrik Bulthuis
Paĝoj 542
Vikifontaro Idoj de Orfeo
vdr

Enhavo de la libro redakti

Sur insulo loĝas nur unu familio, gepatroj kun knabeto. Foje alnaĝas nuda viro Johano, al kiu dum banado fornaĝis lia ŝipo. La gepatroj lin vestas kaj gastigas unu monaton, dum kiu li rakontas al la knabo fabelojn kaj priskribas kontinentajn urbojn. Post lia foriro la knabo forkuras el la hejmo sur boato, sed ŝtormo lin forportas sur la maron, kie lin savas granda ŝipo. Neniu komprenas lian lingvon. Lia zorganto fariĝis la kuiristo Ivano, kiu prenis lin kune trarigardi rusan urbon, al kiu ili enhaveniĝis. Ivano ebriiĝis, estis arestita kaj la knabo malespere promenis tra la nekonata urbo. En tombejo, kiun li opiniis ĝardeno, li ekdormis en mortintejo. Post kelkaj tagoj li tie estis trovita, kiam oni alportis ĉerkon kun morta knabo - la malfeliĉaj gepatroj komprenis la troviton kiel donacon de la ĉielo anstataŭ la mortinta infano kaj adoptis lin. Baldaŭ ili konstatis, ke la knabo havas grandan muzikan talenton, instruis lin pri violonado kaj li fariĝas granda majstro.

En vilaĝo Brej loĝas mutulino Rika, kiu laboras ĉe la loka bienulo. Foje ŝi revenas hejmen kaj trovas sur la tablo kesteton kun bebo, knabeto. Ŝi nomas lin Moseo, edukas lin kun helpo de la bienul-edzino kaj loka pastro. Kiam ili malkovras lian muzikan talenton, ili instruas al li flutadon. Foje nokte dum neĝa blovado la flutado allogas viron kun violonĉelo, kiu perdis la vojon. Li eniras, kiam ankoraŭ sonas la flutado, kaj ludas iom per sia violonĉelo, kio ravas la knabon. La viro, granda artisto Kóvacs, kiu pro atakoj de apopleksio ne povas plu publike koncerti, restas en la domo kiel „oĉjo“, instruas la knabon ĝis lia 18-a jaro, kiam la lasta apopleksia atako lin mortigas. Sed tiam la knabo mem jam estas granda artisto.

En la prusa loĝloko Prösen vivas doktoro Stuthejm, kiun oni foje vokas al gastejo, kie ebriiĝis cirkisto. Li venas malfrue, la viro jam estas morta, venenita de alkoholo. En lia cirka veturilo oni trovas 16-jaran knabon kun rompita pusanta kruro, ĉar la avara patro rifuzis venigi kuraciston. Doktoro Stuthejm resanigis la knabon, adoptis lin kaj faris amiko de sia nepeto Teodoro. Kiam montriĝis, ke la knabo havas muzikan talenton, oni igis lin studi pianludon.

En pensiono de la geedzoj Bus en Hago vivas Johano, la viro, kiu rakontis fabelojn al la unua knabo sur la insulo. Surstrate li aĉetas bildlibrojn por du malriĉaj knaboj kaj por la tria turbon. Poste li forpelas malicajn knabojn, kiuj turmentas ebrian viron en parko kaj forkondukas lin al sia pensiono. Kiam la viro sobriĝis kaj rakontis sian historieton, montriĝas, ke li estas la kuiristo Ivan, kiu zorgis pri la unua knabo. Estis feliĉo, ke li tiam ebriiĝis, ĉar lia ŝipo poste dronis kun ĉiuj maristoj. El la knabo fariĝis fama violonisto, kiu eĉ vizitis Ivanon sur lia nova ŝipo. La knabo diris, ke li ne povas trovi siajn gepatrojn, ĉar li ne scias ilian nomon, nek la nomon de la insulo, tion povus scii nur Johano, kiun ili gastigis unu monaton. Johano konfirmis, ke li estas tiu viro, kaj por akiri monon por sia vojaĝo al Rusio, ili alivestis sin kiel Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza kaj faris rajdantan reklamilon por Haga ekspozicio. La enspezoj de la ekspozicio kvarobliĝis, do ilia salajro povis esti alta, sed montriĝis, ke Johano estas posedanto de lotilo, kiu gajnas 50 000 guldenojn. Ili tuj povis ekvojaĝi.

Survoje Ivan ekvidis sian knabon sur fervoja kajo de iu urbo, ili envagoniĝis kaj volis surprizi la knabon. Sed montriĝis, ke li ne konas ilin, ke li estas nur similulo, pianisto, kiu ne plu povas studi, ĉar lia adopta patro doktoro Stuthejm mortis. Johano aranĝis pagon de lia plua studado kaj ili daŭrigis la vojon al Rusio, urbo Peterburgo, sed montriĝis, ke ilia violonisto nun veturas tra Eŭropo, neniu scias kie.

Post kvar jaroj, en 1914, estis en Hago aranĝita koncerto, al kiu estis invititaj tri junaj majstroj, violonisto, violonĉelisto kaj pianisto, kiuj sin antaŭe neniam vidis. Sed kiam ili renkontiĝis, ili estis vere ŝokitaj, ĉar ili tiom similis, ke eĉ iliaj amikoj ne kapablis ilin distingi. Sed ili ankaŭ ne povis facile interkompreniĝi, ĉar ĉiu parolis alian lingvon. Tiumomente alvenis Johano kun Ivano kaj la detektiva laboro povis komenciĝi. La iama cirka knabo, nun pianisto, posedis taglibron de sia patrino, kies lingvon neniu sciis kompreni. Johano diris, ke ĝi estas en Esperanto. Ili eksciis, ke la patrino vivis en Belgrado (verŝajne ĉeĥa banloko Bělohrad), estis ĉeĥa nobelino, kiu en 1895 sekrete edziniĝis al violonĉelisto Kóvacs el Písek spite la volon de siaj gepatroj. Ili havis tri filojn, trinaskitojn. Kiam la edzo koncertis en Parizo, li malaperis kun du el ili. La malfeliĉa edzino kun la tria bebo forvojaĝis kun cirko, kie ŝi akiris protekton de unu el la cirkistoj. La taglibro tie finiĝis.

Johano plue elspionis, ke en la Haga frenezulejo jam preskaŭ dudek jarojn vivas paciento, kiu tre similas al la mortinta violonĉelisto „oĉjo“ Kóvacs. Johano venis tien kun la tri knaboj (nun 19-jaraj), kriis al la paciento en la orelon la nomon Kóvacs kaj Moseo samtempe komencis ludi violonĉelon. La paciento kvazaŭ vekiĝis el longa sonĝo. Li rememoris, ke li kaj lia frato estis famaj violonĉelistoj, sed ambaŭ suferis gravan psikan malsanon. Al li ŝajnis, ke personoj kun glavoj persekutas lin kaj liajn infanojn, kun du el ili li forveturis en Holandon, unu infanon li lasis en iu dometo, alian en boato, poste li nenion plu memoras. Lia edzino nomiĝis Amálie Sedlák kaj ili parolis la ĉeĥan kaj Esperanton. Tial Johano instigis la knabojn ellerni Esperanton ankaŭ, por ke ili povu interkompreniĝi reciproke kaj kun la gepatroj. Ankaŭ la patrino skribis, ke ŝi ankoraŭ vivas. Vivis ankaŭ la mutulino Rika.

Fine ĉiuj forveturis al la insulo, ĉar la unua knabo volis renkontiĝi kun siaj adoptaj gepatroj. Tie kun ili adiaŭis ankaŭ Johano kaj denove nuda forveturis sur ŝipo nomata Fantazio, ĉar montriĝis, ke li ne estas homo, sed iu supernatura estaĵo, kiu venis protekti la tri knabojn, idojn de Orfeo.

Recenzoj redakti

 
 Stranga aventuraro de tri ĝemeloj. Tre laŭdinda estas la celo de Bulthuis kaj rimarkinda lia lerteco ĉiam interesi kaj veki scivolon. Simpla, vigla stilo. 
— 1923, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 183
 
 ...Do ŝajne tre simpla enhavo. Sed kiamaniere la aŭtoro sukcesis plenigi per ĝi dikan volumon de 542 paĝoj, ne lacigante la paciencon de l' leganto? Li dividis la tutan enhavon en 5 partoj. En la unuaj tri partoj li pritraktas la vivon kaj aventurojn de la trinaskitoj antaŭ ilia renkontiĝo, uzante por ĉiu po unu aparta parto; en la kvara parto li metas la personon de la filozofo Johano sur la scenejon; kaj la kvina alportas la feliĉan solvon de ĉiuj misteroj.
Oni povas demandi sin ĉu la verko sin turnas ĉefe al junuloj aŭ al plenaĝuloj; por la unuaj taŭgas la bonintenco kaj la mirigaj aventuroj eble malpli la longo de l' verko kaj la moraliga tendenco; por la duaj plaĉos la karakteroj de l' personoj kaj la lerta aranĝo de l' eventoj, sed malpli la tro granda neverŝajneco de l' temo kaj de multaj miraklaj renkontiĝoj.
Ankaŭ por nenion kaŝi de l' miksita postlogado impreso, la fakto ke la ĉefa persono, la mistera Johano, fine estas monstrata kiel nereala homo speco de garda anĝelo; ankoraŭ forigas la karakteron de romano por tiu de fantaziaĵo.
La stilo estas ĝenerale simpla kaj facile komprenebla. La aŭtoro havas la talenton por agrable rakonti.
Lia maniero neniel estas moderna parte eĉ memorigas pri verkoj skribitaj antaŭ cent jaroj aŭ pli frue (Robinsono Crusoe).
Resume la romano estas tipa kaj viva, ĉiu leganto certe konservas daŭran agrablan memoron pri la libro; kion plu povas postuli verkinto? 
— 1923, Historio de Esperanto II, paĝo 533
 
 Jen, originala esperanta verko, kiun ni rekomendas entuziasme. Pri la stilo kaj uzita lingvo ni nur diru ke la libro ricevis la premion de la esperanta akademio. La romano enhavas grandan lecionon por multaj, kaj bonan konsilon por ĉiuj. Forpelu la pesimismon, diras la verkisto, forpelu ĝin kaj kuiru viajn pizon., kiel la pilgrimanto en la «enkondukado, » kaj la gaja filozofo Johano en la l bro mem. La Idoj de Orfeo estas tri knaboj trovitaj, kiuj, post multaj diversaj aventuroj, iĝas grandaj artistoj kaj renkontas unu la alian. La unuaj tri partoj, nome : « la insulano », « la trovito » kaj « la cirka knabo » enhavas ilian historiojn, ege mirinde estas, ke tiuj tri knaboj.,sed ni ne volus de preni ion de l’intereso de la libro, forbabilante la grandan surprizon de la fino ! Ni notu, ke la figuro kaj karaktero de Johano estas ter sukcese prezentitaj, kaj kvankam li nur aperas por aranĝi la malordigitajn okazintaĵojn, li preskaŭ fariĝas la plej interesa persono el la rakonto. Sciu ankaŭ, ke je la fino, ĉio fariĝas bona ( dank’al esperanto ) kiel Johano jam promesis de l’komenco de la libro. ( La verkisto permesu al ni malgrandan, rimarketon. En la dua parto ( p. 212 ) li baptigas Moseon, kaj la pastro diras : « Moseo, mi vin baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito ; amen ». Tiu lasta vorteto «amen»,neniam estas aldoni ta al la Sakramento de la bapto. ) Ni laudas senrezerve la libron kaj ĝian verkiston kaj esperas ke « Idoj de O rfeo » estos multe legata : Unue por danki la verkiston pro lia taŭga laboro, due, por la plivastigado de la sana, agrablimpresa ideo, kiun enhavas la romano. 
— Belga Esperantisto n103-104 (sep-okt 1923)

  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti