Ifigenio en Taŭrido

teatraĵo far Goeto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ifigenio en Taŭrido[1][2] estas dramo en 5 aktoj de Johann Wolfgang von Goethe laŭ la antikva tragedio de Eŭripido. El la germana ĝin tradukis L. L. Zamenhof. La 108-paĝa libreto aperis en Parizo ĉe Hachette en la jaro 1908. En tiu sama jaro ĝi estis surscenejigita de Emanuel Reicher (1849-1924), el Teatro Lessing en Berlino, unu el la plej famaj aktoroj de tiu tempo. Inter aliaj profesiuloj rolis ankaŭ lia filino Hedwiga Reicher (1884-1971).

Ifigenio en Taŭrido
Ifigenio en Taŭrido
Ifigenio en Taŭrido
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Eldonjaro 1908
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 109
vdr

Recenzoj redakti

 
 Traduko speciale farita por la teatra prezentado dum la Kvara Universala Kongreso. Tie ĉi, kiel en Hamleto, du geniuloj renkontiĝis. 
— 1908, Lingvo Internacia, paĝo 381

  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4072, paĝo 364
  2. Historio de Esperanto I, paĝo 255

Eksteraj ligiloj redakti