Ygyde – ebla esperantigo Igideo – estas oligosinteza apriora planlingvo proponita de Andrew Nowicki kaj Patrick Hassel-Zein en la komenco de la dekaj 2000-aj jaroj. Laŭ la retpaĝo, Ygyde bonas por uzo kiel internacia helplingvo. Ĝi konsistas de malmultaj mallongaj radikoj, de kiuj ĉiuj vortoj formiĝas. Adjektivoj, substantivoj kaj verboj komencas kun la prefiksoj a- aŭ e-, y- aŭ o-, kaj u- aŭ i-, respektive. Nowicki, kune kun aliaj, ankaŭ kreis la similan projekton Ebubo.

Kiel je Ebubo, la priskriba teksto pri la lingvo (kaj kiel kun ĉiuj lingvoj, la lingvo mem) estas senkopirajta, kaj do oni libere povas kopii, publikigi kaj ŝanĝi ĝin.

Ygyde usas la literojn a b c d e f g i j k l m n o p s t u w y z – 6 vokaloj, kaj 15 konsonantoj. h ekzistas kiel opcia litero (por sono uzata dum parolado, por plia klareco), kaj oni ne uzas grandaj literoj. La lingvo tamen ankaŭ havas propran alfabeton de aliaj simboloj. Tiuj simboloj estas ete pli granda je la bazo, kiu malmultiĝas ekzaktajn spegulajn parojn, kiu oni mencias kiel avantaĝo por precipa tipo de disleksiuloj.

Ygyde havas radikoj de silaboj je nur du literoj. La formado de vortoj dependas de l' aglutino de tiuj radikoj. La nomoj de literoj de l' alfabeto de Ygyde kaj la sciencaj konstantoj oni formas per nur du literoj, kaj la nomoj de variaĵoj kun kvarliteraj kunmetaĵoj. Substantivoj kiu estas nomoj havas parajn numerojn de literoj, inter 6–12 (kemiaj elementoj tamen estas sep-literaj, kutimaj substantivoj).

Aliaj vortoj havas malparajn numerojn da literoj, kaj komencas per vokalo sekvata de konsonanto. La "funkciaj vokaloj" estas prepozicioj komponataj de unu litero. La nombroj, la koloroj, la pronomoj, tiel kiel komunuzaj adjektivoj kaj substantivoj, kaj la aliaj prepozicioj, havas tri literojn.

Ĉiuj aliaj vortoj havas kvin aŭ sep literojn. Tiuj estas vortoj komponitaj de l' unuigo de un prefikso vokala kon du aŭ tri silaboj. Adjektivoj komencas kun iu de la prefiksoj a- kaj e-, substantivoj kun y- kaj o-, kaj verboj kun u-, kaj i-. Tiel ĝi funkcias iom male al la esperanta sistemo, kiu faras la saman kun sufiksoj.

Ekzemple, la adjektivo aniga, kiu signifas korupta, estas formita de unuigo de la adjektiva prefikso a kun silabo ni (sekreto) kaj la silabo ga (monero) – do, laŭvorte "sekretmonera". La vorto ofyby, pano, estas farita per la kombino de l' substantiva prefikso o kun la silabo fy (ŝaŭmo) kaj la silabo by (manĝaĵo) – sekve, laŭvorte "ŝaŭmmanĝaĵo". La verbo igugo, vaporigi, estas konstituita de la kombino de l' prefikso i (verbo) kun la silabo gu (likvo) kaj go (gaso).

Laŭ la aŭtoro Ygyde estas "grandioza help-lingvo, ĉar ĝi estas facile prononcebla, facile komprenebla kaj multe facile lernebla".

Eksteraj ligiloj redakti