Ignác Ödön Udvardy
Ignác Ödön Udvardy [udvardi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Udvardy Ignác Ödön estis hungara pentristo, instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis Udvardi kaj básthi [bAŝti], lia patro estis Ignác Udvardy (instruisto).
Ignác Ödön Udvardy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Udvardy Ignác |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1877 en Zalaegerszeg |
Morto | 1-an de aprilo 1961 (83-jaraĝa) en Zalaegerszeg |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | litografisto pentristo ![]() |
Ignác Ödön Udvardy [1] naskiĝis la 8-an de majo 1877 en Zalaegerszeg, li mortis la 1-an de aprilo 1961 en Zalaegerszeg.
Biografio
redaktiIgnác Ödön Udvardy frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste li abiturientis en piarista gimnazio en Nagykanizsa. Li akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1901. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely, Róbert Nádler kaj Ede Balló. Post siaj studoj li ekinstruis en gimnazio en Nagyvárad. Dum la Hungara Sovetrespubliko li aliĝis al la komunistoj kaj li estis muzeestro. Post monatoj la urbo rumaniĝis kaj la rumanaj instancoj emeritigis lin. En 1922 li studvojaĝis al Germanio, en la sekva jaro al Italio. En 1924 li aliĝis al Artistkolonio de Baia Mare. En 1941 li translokiĝis al Budapeŝto, post 3 jaroj al sia naskiĝurbo.
Elektitaj ekspozicioj
redaktiElektitaj pentraĵoj
redakti- A Balaton Tihanynál
- Csendélet rózsákkal
- Fák, templom
- Firenzei városkép
- Mezei munka
Lia libro
redakti- A természetes díszítő eljárás (1910)
Memorigiloj
redakti- placo en Zalaegerszeg
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-14. Alirita 2018-09-14 .