Ignác Gyulay

Grafo Ignác Gyulay [djulai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyulay Ignác estis hungara oficiro, militestro, banuso. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis marosnémeti kaj nádaskai. Lia patro estis Sámuel Gyulay (generalo).

Ignác Gyulay
Gyulay ignaz.jpg
Persona informo
Ignácz Gyulay
Naskiĝo 11-an de septembro 1763 (1763-09-11)
en Sibiu
Morto 11-an de novembro 1831 (1831-11-11) (68-jara)
en Vieno
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Familio
Patro Sámuel Gyulay [#]
Gefratoj Albert Gyulay [#]
Infanoj Ferenc Gyulay [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Banuso de Kroatio
Dum 1806-1831
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ignác Gyulay en 1830

Ignác Gyulay [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1763 en Transilvanio en Nagyszeben (nuntempa Sibiu en Rumanio), li mortis la 11-an de novembro 1831 en Habsburga Imperio en Vieno.

BiografioRedakti

Ignác Gyulay komencis la armean karieron en 1781, li estis nomumita majoro post 8 jaroj. Li partoprenis en la militiro kontraŭ la turkoj en 1789. Ekde 1792 li batalis kontraŭ Franca Respubliko (baldaŭ Napoleono). Li ricevis signifan reĝan premion, en 1797 li atingis la rangon generalo. Ekde 1806 ĝismorte li estis banuso de Kroatio. Li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo kaj ankaŭ aliajn signifajn premiojn. Li havis la titolojn kortega sekreta konsilisto, krome li estis ĉambelano. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Hauptquartier Graz den 3. Julius 1809. Die Armee unseres besten Monarchen ist wieder in eure Stadt gerückt...
  • Sermo dni comitis Ign. Gyulay de Maros Németh, et Nádaska, regnorum Dalmatiae, Croatiae et Slavoniae bani etc., occasione celebratae 22. Aug. 1825...
  • Sermo exc. ac ill. dni... dum dnum comitem Carolum Erdődy de Monyorokerek... (1827)

FontojRedakti