HELFY László, Helfer [helfi] estis hungara ĵurnalisto, politikisto naskita la 15-an de marto 1830 en Szamosújvár kaj mortinta la 11-an de oktobro 1897 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Siajn universitatajn studojn Ignác Helfy faris en Peŝto, Vieno kaj Padua. En 1848–49 li laboris en oficejo de Lajos Kossuth. En 1854 li translokiĝis Italujon kaj ekde 1859 ĝis 1867 li redaktis la gazeton titolitan Alleanza en Milano. Li estis en kontakto kun la hungaraj elmigrintoj en Italujo. Li publikis la projekton de Kossuth pri Danuba-kunfederacio (1862). En 1869–1870 li eldonis same en Milano la revuon A Magyar Magyar (La Hungara Hungaro), en kiu li atakis la aŭstrian-hungaran akordon en 1867. Li revenis Hungarujon en 1870 kaj iĝis unu el gvidantoj de Függetlenségi Párt (Sendependa Partio) kaj parlamenta deputito. Li redaktis la gazeton de la partio (1871–72, Magyar Újság). Li eldonis la verkojn de Kossuth kreitajn dum la lia elmigro. Li ankaŭ tradukis al itala lingvo el la hungara literaturo.

Ignác Helfy estis membro de Societo Petőfi.

Pli gravaj verkoj redakti

  • Világtörténet zsebben (Pest, 1854);
  • Mindenféle és semmi (Pest, 1860).

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi lexikon