Ignác Horváth (bibliografo)
Ignác Horváth [horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth Ignác, estis hungara bibliografo, bibliotekisto.
Ignác Horváth (bibliografo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1851 en Tata |
Morto | 17-an de aŭgusto 1911 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto bibliografo ordenfrato |
Ignác Horváth (bibliografo)[1] naskiĝis la 21-an de januaro 1851 en Tata (Hungario), li mortis la 17-an de aŭgusto 1911 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIgnác Horváth (bibliografo) maturiĝis en benediktana gimnazio en Győrszentmárton, kie li estis nelonge monaĥo-kandidato kun nomo Villebald en 1873. Li studis teologion en seminario de Esztergom, poste civile li estis oficisto en 1875. Inter 1876–1879 li laboris en Universitata Biblioteko (Budapeŝto), poste ĝis sia morto en Biblioteko de Nacia Muzeo, sed li akiris ankaŭ diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1881. En tiu longa periodo li faris laborojn ankaŭ en aliaj bibliotekoj. Lia edzino naskis du filinojn.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A magyar irodalom 1882-ben. 1–3. (1882)
- Magyar irodalom. – Hazai nem magyar irodalom. – Egyházi névtárak és directoriumok. (1886–1894)
- A budapesti kir. m. tudományegyetem bölcsészeti karának irodalmi munkássága. 1780–1895. (1896)
- A magyar bibliográfiai irodalom az 1904–1911. évben. (1904–1911)
- Revisnyei Reviczky János Ferenc könyvtára 1742-ből. (1905)
Fontoj
redaktihttps://www.arcanum.com/en/online-kiadvanyok/Lexikonok-magyar-eletrajzi-lexikon-7428D/h-75B54/horvath-ignac-75E75/ biografio hungare]
- biografio hungare
- [chrome-extension://efaidnbmnnnibpcajpcglclefindmkaj/https://epa.oszk.hu/03900/03971/00234/pdf/EPA03971_konyvtaros_1979_08_491-492.pdf biografio hungare]
Referencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM98813 hungarlingva datenaro de muzeo