Ignác Nagy
Ignác NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Ignác estis hungara verkisto, redaktoro, ĵurnalisto, tradukisto, dramisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.
Ignác Nagy | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1810 en Keszthely | ||||
Morto | 19-an de marto 1854 (43-jara) en Peŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto [#] | ||||
Lingvoj | hungara [#] | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • tradukisto • verkisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ignác Nagy naskiĝis la 7-an de oktobro 1810 en Keszthely. Li mortis la 19-an de marto 1854 en Pest (urbo).
BiografioRedakti
Ignác Nagy frekventis mezlernejojn en Gyöngyös, Újvidék, Baja, Pécs, Buda, universitaton en urbo Pest. Komence li interesiĝis pri la germana lingvo, poste elektis la hungaran. En 1831 li eklaboris. Post 2 jaroj li edziĝis spite la patran konsilon. Post la liberecbatalo en 1849 li ricevis permeson por krei revuon Hölgyfutár, dume li verkadis en aliaj gazetoj.
Verkaro (elekto)Redakti
- Egyesüljünk (Ni unuiĝu) 1839 - komedio
- Uracsok, arszlánnők - elekto el liaj verkoj 1980
- Hajdan és most (Iam kaj nun) 1845
- Nagy Ignácz vígjátékai (Komedioj de Ignác Nagy) 1852
Liaj tradukaĵoj (elekto)Redakti
- Victor Hugo: Ruy Blas 1839
- Victor Hugo: Koro kaj trono 1841
- Eugene Scribe: Glaso da akvo 1841
- Friedrich Schiller: Fiesko 1843
- Juliusz Słowacki: Mazeppa 1847