Ignacio RAMONET (Redondela, Provinco Pontevedra, 5-a de Majo 1943) estas hispana ĵurnalisto kaj profesoro pri teorio de la komunikado, setlinta en Francio. Li estas unu de la ĉefaj figuroj de la Kontraŭ-tutmondiga movado.[1]

Ignacio Ramonet
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1943 (1943-05-05) (80-jaraĝa)
en Redondela
Lingvoj hispanafranca
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato Bordeaux MontaigneLernejo por Altaj Studoj en Sciencoj Sociaj
Familio
Infano Tancrède Ramonet
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • geopolitikisto • sociologo • semiologiisto
Verkoj My Life
vdr

Biografio redakti

Ramonet vivis en Tanĝero kien liaj gepatroj, hispanaj respublikanoj kiuj fuĝis el la reĝimo de Franco, setliĝis en 1946. Li studis en la Universitato de Bordozo kaj poste revenis al Maroko. En 1972 li translokiĝis al Parizo, por instrui en la Universitato Parizo-7a kaj eklaboris kiel ĵurnalisto kaj kritikisto prikina.

Li estas doktoro en Semiologio kaj Historio de la Kulturo por la École des Hautes Études en Sciences Sociales (EHESS) de Parizo, kaj emarita profesoro pri Teorio de la komunikado en la Universitato Denis-Diderot (Parizo-7a).

Li estas fakulo pri geopolitiko kaj internacia strategio kaj konsilisto de la UN, aktuale li instruas en la Sorbono de Parizo. El 1990 ĝis 2008[2] estis direktoro de la ĉiumonata publikaĵo Le Monde Diplomatique kaj de la dumanta Manière de voir (vidmaniero). Aktuale li estas direktoro de Le Monde diplomatique en hispana.

Li estas kunfondinto de la neregistara organizo "Media Watch Global" (Internacia Observejo de la Amaskomunikiloj) kies prezidanto li estas. Li estas ankaŭ redakta konsilisto de la kanalo TeleSur, Karakaso, Venezuelo. Artikolo lia publikigita en Le Monde Diplomatique en decembro 1997 rezultis en la kreado de ATTAC, kies laboro origine direktis sin al la defendo de la Tobin-imposto. En la aktualo ATTAC dediĉas sin al la defendo de granda vario de aferoj de la politika maldekstro kaj havas kiel honora prezidanto Ignacio Ramonet. Li estis ankaŭ unu de la promociantoj de la Monda Socia Forumo de Porto Alegre pri kiu li proponis la moton: «Alia mondo eblas».

Li estas doktoro Honoris causa de la Universitato de Santiago de Compostela, de la Universitato Nacia de Kordobo, de la Nacia Universitato de Rosario, de la Universitato de Havano kaj de la Universitato de Sankta Domingo.

Verkoj redakti

Li verkis variajn librojn, multaj tradukitaj al diversaj lingvoj, inter kiuj elstaras:

  • La Golosina visual, (1985 y 2000)
  • Cómo nos venden la moto, (kun Noam Chomsky; 1995)
  • Il Pensiero Unico (kun Fabio Giovannini kaj Giovanna Ricoveri; 1996)
  • Nouveaux pouvoirs, nouveaux maîtres du monde (1996)
  • Télévision et pouvoirs (1996)
  • Un Mundo sin rumbo (1997)
  • Internet, el mundo que viene (1998)
  • Rebeldes, dioses y excluidos (kun Mariano Aguirre; 1998)
  • La tiranía de la comunicación (1999)
  • Géopolitique du Chaos (1999)
  • Geopolitica i comunicació de final de mil-lenni (2000)
  • Propagandas silenciosas (2001)
  • Guerras del Siglo XXI (2002)
  • La Post-Television(2002)
  • Abécédaire partiel et partial de la mondialisation, (kun Ramón Chao kaj Wozniak; 2003)
  • Irak, historia de un desastre (2004)
  • ¿Qué es la globalización? 2004 (kun Jean Ziegler, Joseph Stiglitz, Ha-Joon Chang, René Passet kaj Serge Halimi)
  • Fidel Castro: biografía a dos vocesCien horas con Fidel (2006)
  • La catástrofe perfecta (Le Krach Parfait) (2009)
  • La explosión del periodismo (L´Explosion du journalisme) (2011)
  • París Rebelde. Guía política y turística de una ciudad 2013 (kun Ramón Chao)
  • Hugo Chávez. Mi primera vida (2013)
  • La explosión del periodismo (2016)
  • El Imperio de la vigilancia (2017)

Notoj redakti

  1. Ramonet, Ignacio (2009). La catástrofe perfecta (2010 (Público)). Icaria editorial S.A kaj Éditions Galilée. p. 228. B-20114-2010.
  2. Mensaje de París | Le Monde diplomatique, perua eldono

Eksteraj ligiloj redakti