Ignacy Daszyński

pola politikisto

Ignacy Ewaryst DASZYŃSKI (naskiĝis la 26-an de oktobro 1866 en Zbaraĵ, mortis la 31-an de oktobro oktobro 1936 en Bystra Śląska proksime de Bielsko) – pola socialista politikisto, membro de la Ĉambro de Deputitoj de la Ŝtatkonsilio de Cislajtio, ĉefministro de la lublina registaro en 1918, publicisto, kunfondinto de PPSD (Pola Partio Social-Demokratia), poste PPS, en 1929 unu el la fondintoj de Centrolew. Dum la maja puĉo en 1926 li subtenis Józef Piłsudski, sed poste aliĝis al la opozicio. Sejmmarŝalo en la jaroj 1928–1930.

Ignacy Daszyński
Persona informo
Ignacy Daszyński
Naskiĝo 26-an de oktobro 1866 (1866-10-26)
en Zbaraĵ
Morto 31-an de oktobro 1936 (1936-10-31) (70-jaraĝa)
en Bystra, Bielsko County
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Lingvoj polaukrainajido vd
Loĝloko Drohobiĉ vd
Ŝtataneco CislajtioDua Pola Respubliko vd
Alma mater Jagelona Universitato • Bartłomiej Nowodworski High School vd
Partio Pola Partio Socialista vd
Subskribo Ignacy Daszyński
Familio
Gefratoj Feliks Daszyński vd
Edz(in)o Maria Daszyńska • Cecylia Kempner vd
Infanoj Adam Próchnik vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoĵurnalistoŝtatreprezentanto vd
Aktiva en VienoLublinoVarsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En sia konspira agado kaj ĵurnalisma laboro li uzis la pseŭdonimojn Daszek, Żegota kaj Ignis .

Vivo redakti

Fruaj jaroj redakti

Li naskiĝis en patriota, mezriĉa nobela familio. Lia patro estis Ferdynand Daszyński (1816-1875), oficisto de distriktejo, kaj lia patrino estis Kamila Mierzeński (1834-1895). Dum la januara ribelo la patro de Ignacy estis devigita (kiel aŭstra oficialulo) kontroli la ĉirkaŭajn konstruaĵojn por serĉi kaŝitajn armilojn kaj ribelantojn. Tamen la patrino de Ignacy Daszyński, agante interkonsente kun Ferdinand, vizitis ĉi tiujn lokojn antaŭ la planita serĉo kaj avertis la kaŝitajn batalantojn.

Ignacy Daszyński devenis el multinfana familio. Lia patro edziĝis dufoje. El sia dua edzeco, krom Ignacy, li havis tri filojn: Tomasz, Piotr kaj Feliks, kaj filinon, Zofia. Kiel Daszyński mem skribis, la infanoj de la unua geedzeco estis jam plenkreskuloj kaj ne tenis kontakton kun siaj duonfratoj. En 1872 Ignacy Daszyński komencis sian edukadon en lernejo de bernardenoj en Zbaraż. Li estis tre bona lernanto, veninte en la lernejon li scipovis jam legi kaj skribi, kaj kreskinte en multkultura medio li ankaŭ sciis kelkajn lingvojn.

La 6-an de decembro 1875 lia patro mortis. Pro tio la familio de Ignacy transloĝiĝis al Stanisławów. La patrino de Daszyński, dezirante fari la hejman buĝeton pli bonstata, decidis komenci lui ĉambrojn al mezlernejaj studentoj. Du jarojn poste Ignacy Daszyński komencis sian edukadon en la gimnazio de Stanisławów, kie en 1878 li finis la 1-an klason kun distingo[1], kaj en 1879 li finis la 2-an klason kun elstara rezulto[2]. Kiel bonega lernanto li helpis al siaj kolegoj per kromlecionoj. Danke al tio lia financa situacio iom pliboniĝis. En tiu tempo li estis sub forta influo de sia frato, Felikso. Estis li, kiu enradikis en li polan patriotismon. Kune ili komencis konspiran aktivecon (kompreneble – malgrandskale). Feliks Daszyński verkis datrevenan poemon honore al la poeto de la novembra ribelo, Maurycy Gosławski. Ignacy Daszyński kopiis ĉi tiun tekston en flugfoliojn kaj poste disĵetis ilin en la tombejo apud la tombo de la verkisto. Ĉi tio finiĝis per policesploro – Feliks estis arestita, kaj Ignacy partoprenis la proceson libera. La proceso finiĝis per absolvo de ambaŭ akuzitoj. La frato de Daszyński daŭrigis sian sekretan aktivecon – li fondis konspiran union por grupigi polajn kaj ukrainajn junulojn el la ĉirkaŭaĵo de Stanisławów.

En 1882 Daszyński estis forpelita el la gimnazio. Ĉi tio okazis ĉar dum longa paŭzo li donis paroladon kun patriota enhavo al aliaj lernantoj. Ĉi tiu incidento kaŭzis stigmatizon de la familio Daszyński fare de la aŭstraj aŭtoritatoj kaj sekve de malboniĝo de la financa situacio. Ili estis devigitaj translokiĝi al Lvovo. Tie Feliks Daszyński fariĝis studento pri kemio ĉe la politekniko. Iom poste, Ignacy translokiĝis al Drohobycz kun sia patrino, kie li ekhavis la unuan kontakton kun la laborista klaso. Li ankaŭ komencis sian unuan laboron tie (neniu el la gimnazioj volis akcepti lin). Li fariĝis skribisto ĉe advokato. Baldaŭ poste li komencis verki por la maldekstra dusemajna Ĉednestra Gazeto. La temo de liaj publikaĵoj estis la malfacila situacio de laboristoj laborantaj en la naftofabrikoj en Stanisławów kaj Drohobiĉo:

La etoso en Drohobiĉo igis min ribeli. La brutaleco de la teruraj kanajloj, kiuj tiam faris karieron en Drohobiĉo, estis tiel malfermita kaj publika, ke vere ne necesis esti socialisto por malami ĉi tiun kriman "produktadon", bazitan sur la naturaj trezoroj de la Patrino Tero kaj sur la senlima ekspluatado de pluraj miloj da rutenaj kamparanoj fosantaj tervakson en Borislavo[3].

En septembro 1884 la patrino de Ignacy lasis lin sola en Lvovo, translokiĝante al Przemyśl. Juna Daszyński ne estis akceptita en la gimnazion denove, tial li devis eduki sin mem. Li ankaŭ estis lernanto de la gimnazio s-ta Anna en Krakovo.

Politika agado redakti

En tiu tempo lia socialisma politika vidpunkto konkretiĝis. En 1886 li fariĝis instruisto al la infanoj de amikoj de siaj gepatroj en vilaĝo. Du jarojn poste, la 8-an de aprilo 1888, li estis ekstere akceptita al la abiturienta ekzameno kaj ricevis sian diplomon la 22-an de septembro 1888. Danke al tio li povis kandidatiĝi por studoj. Li estis akceptita en Jagelona Universitato, kie li frekventis la filozofian fakultaton. Lia studkampo estis naturscienco. Li ankaŭ tenis kontaktojn kun la socialismaj rondoj de Krakovo, ĉefe danke al sia pli aĝa frato, Feliks (kiu tiutempe estis en Svislando). En januaro 1889 la sorto konektis Ignacy Daszyński kun Ludwik Kulczycki, al kiu li helpis en kontrabando de socialismaj kontraŭleĝaj informiloj en la Polan Reĝlandon.

Baldaŭ la malfacila financa situacio malhelpis al Daszyński daŭrigi la studojn. Li estis devigita ree fariĝi privata instruisto. Sub falsa nomo li laboris kiel instruisto ĉe la familio Gniazdowski en Czarnostów proksime al Łomża. Ĉi tiu restado tamen ne daŭris longe. En la nokto inter la 2-a kaj 3-a de majo 1889, Daszyński estis arestita de la cara polico. Ĉi tio okazis pro eraro – la ĝendarmoj pensis, ke la arestito estas Feliks Daszyński, engaĝiĝinta en la socialisman movadon eksterlande (li partoprenis interalie la parizan kongreson de la Dua Internacio en 1889). Dum jarduono li estis en karcero en Pułtusk, sed fine oni liberigis lin kaj forpelis el la Pola Reĝlando. Reveninte al Krakovo li denove estis akuzita kaj senkulpigita de kontraŭleĝa politika agado pro sentempiĝo. Poste, dum mallonga tempo, li daŭrigis la studojn, finitajn pro partopreno en manifestacio. La evento influis lian decidon elmigri al Sudameriko, pli precize – al Argentino.

Antaŭ la forveturo li decidis ankoraŭ viziti la fraton Feliks, kiu restis en Davos en Svislando grave malsana je tuberkulozo. Poste li iris al Parizo por aĉeti ŝip-bileton tie. Tamen en la franca ĉefurbo, la 9-an de aprilo 1890, li ricevis novaĵon pri la morto de sia pli maljuna frato. Deprimita Daszyński estis tiam persvadita de Aleksander Dębski kaj Stanisław Mendelson rezigni el la elmigrado trans la oceanon. Li decidis studi ĉe la Universitato de Zuriko. Finance dum la studperiodo vivtenis lin Mendelson, kiu pagis al Daszyński po 60 funtojn por monato.

Dum iom da tempo Ignacy Daszyński studis naturajn sciencojn en Zuriko. En Svislando li daŭrigis la socialistan agadon de sia frato kaj estis unu el la kunfondintoj de la Asocio de Polaj Laboristoj "Zgoda" (Konkordo). Tiutempe li kunlaboris, inter aliaj kun Julian Marchlewski, Rosa Luxemburg kaj Gabriel Narutowicz. Lia aparta atingo tiutempe estis organizo de sekureca servo por protekti socialismajn manifestaciojn. Unu el tiaj estis la ceremonio por transporti la cindrojn de Adam Mickiewicz al la patrujo. En ĝi paroladis Marchlewski.

Reveninte al Pollando en septembro 1890, Daszyński ekloĝis unue en Krakovo kaj poste en Lvovo. Tie li kreis la gvidan centron de la socialisma movado en Galicio. Li komencis kunlabori kun ukrainaj aktivuloj kaj partoprenis la fondan kongreson de Rutena-Ukraina Radikala Partio. Tiam li renkontiĝis kun la poeto Ivan Franko.

Aktiveco en PPSD redakti

 
Verdikdo pri Daszyński el 1896

Daszyński revis pri unuigo de la laborista movado en Galicio. Individuaj grupoj koncentriĝis ĉirkaŭ du revuoj: Praca (Laboro) kaj Robotnik (Laboristo). Li eklaboris postenon en la redaktejo de la unua gazeto. La 7-an de novembro 1890 okazis mitingo, en kiu oni decidis establi oficialan kaj laŭleĝe funkciantan Laboristan Partion. La sekva paŝo estis establi en Lvovo la 15-an de februaro 1891 socialisman edukan kaj helpan asocion "Siła" (Forto). Aliaj filioj de ĉi tiu organizo estis establitaj en Stanisławów, kaj poste ankaŭ en Krakovo. Tiutempe Daszyński intensigis sian ĵurnalisman kaj politikan agadon. Li parolis multajn fojojn ĉe amaskunvenoj (inkluzive de la balota manifestacio la 1-an de majo 1891 en Lvovo), kaj la 30-an de aprilo 1881 li eldonis la politikan broŝuron Pri politikaj partioj en Galicio (sub la pseŭdonimo Żegota). Tiel li altiris la atenton de sekurecorganoj. En junio 1891 li estis denove akuzita pri aparteno al sekreta societo, sed pro la malkaŝeco de la socialista partio la akuzoj estis nuligitaj. Iom poste li fariĝis galicia delegito al kongreso de Socialdemokratia Partio de Aŭstrio en Vieno.

Poste li prezidis delegacion de polaj socialistoj el la tri partoj al la Dua Internacia Laborista kaj Socialista Kongreso de la Dua Internacio en Bruselo en la tagoj 16-23 de aŭgusto 1891, de kie li iris al Berlino. Tie li estis konvinkita de Stanisław Mendelson fariĝi la ĉefredaktoro de la socialista gazeto eldonata en la pola, titolita "Gazeta Robotnicza" (Laborista Gazeto). Li restis en ĉi tiu posteno dum ses monatoj. Forirante el Berlino li estis arestita de la germanoj pro akuzo de publikigado de revoluciaj artikoloj. Tamen lia aŭtoreco ne estis pruvita kaj li rajtis daŭrigi sian vojaĝon.

Komence de 1892 li forlasis Berlinon al Lvovo, kie li ludis unuarangan rolon dum la Unua Kongreso de Galicia Socialdemokratia Partio. Li prezentis la programajn kaj taktikajn principojn de la partio. Revenante el Lvovo li estis arestita ĉe la stacidomo en Krakovo kaj malliberigita por 10 semajnoj. Post la liberigo li revenis al Lvovo.

Poste, li partoprenis la Trian Kongreson de Aŭstraj Socialistoj. Li strebis fari PPSD sendependa de la aŭstra organizo, emfazante la postulatojn de sendependeco en la programo de la partio. Finfine tamen la ligo konserviĝis. La platformo de PPSD baziĝis sur marksisma ideologio, postulante la enkondukon de socialismo per nuligo de privata posedo de produktado-rimedoj. La mallongperspektivaj celoj estis interalie enkonduki 8-horan labortagon kaj demokratiigi la voĉdonan procezon (forigi la privilegiojn de la burĝaro).

En tiu periodo Daszyński ekkonis kaj enamiĝis al Felicja Nossig-Próchnik. La frukto de ĉi tiu rilato estis filo, Adam Próchnik. Inter 1892 kaj 1893 li loĝis en Karpatoj, kie li ripozis. Poste li transloĝiĝis al Krakovo. Tie li fariĝis ĉefredaktoro de la socialista periodaĵo "Naprzód" (Antaŭen). En marto 1893 li partoprenis la Duan Socialistan Kongreson en Krakovo. La aranĝo estis dispremita de la polico, kaj Daszyński mem estis arestita por 5 tagoj. En la sama jaro lia fratino Zofia mortis pro tuberkulozo. En oktobro 1893 li transloĝiĝis al Lvovo, kie li eldonis en 1894 la libron Mallonga historio de la disvolviĝo de la Socialista Partio en Galicio (de majo 1890 ĝis la 1-a de majo 1894). Samtempe li denove transloĝiĝis al Krakovo, kie li denove fariĝis estro de "Naprzód". Poste li partoprenis la Trian Socialistan Kongreson de Galicio kaj Silezio. Alia broŝuro de Daszyński, titolita Bankroto de galicia demokratio, aperis en tiu pediodo. Ĝi estas akra kritiko pri la burĝaro.

En 1895 mortis la patrino de Ignacy Daszyński. La socialista aktivulo partoprenis interalie en internacia kongreso en Londono en 1896. Aŭtune de tiu jaro, polo, kiu estis la ĉefministro de Aŭstrio, grafo Kazimierz Badeni, enkondukis partan reformon de la voĉdona leĝo. Rezulte, 72 deputitoj estis elektotaj per ĝenerala balotado. Ignacy Daszyński, same kiel aliaj socialistoj, vidis tio ŝanco por pliigi la popularecon de sia ideologio, kaj ankaŭ por garantii la eblecon batali por la efektivigo de socialismaj idealoj sur la parlamenta nivelo. Voĉdonaj distriktoj estis markitaj tiel, ke ili inkluzivis urbojn kaj vilaĝojn. Daszyński estis kandidatigita por la Krakova distrikto (konsistanta el 2 urboj kaj 157 kamparaj komunumoj), do lia kampanjo devis atingi ankaŭ kamparanojn. Finfine li ricevis pli ol 75% de ĉiuj voĉoj - krom la laboristoj, parto de kamparanoj kaj studentoj, multaj judoj ankaŭ voĉdonis por lia kandidatiĝo[4]. En 1897 Ignacy Daszyński iĝis parlamentano, sed ĉi tiu periodo ankaŭ estis ligita kun grava evento en lia persona vivo. La 6-an de julio 1897 li edziĝis al aktorino Maria Paszkowska. La geedza ceremonio okazis en Vieno.

En la aŭstria parlamento redakti

 
Daszyński ĉirkaŭ 1905

Kiel nova deputito, Daszyński iĝis estro de parlamenta klubo de Asocio de Social-Demokrataj Deputitoj. Ĝi konsistis el 15 homoj.

En 1898, la aŭtoritatoj enkondukis staton de krizon en parto de Okcidenta Galicio. Ĝi laŭsupoze devis malfortigi la laboristan movadon. Dum ĝi, plejparto de liberecoj, kiel la rajto je kunvenoj, estis limigitaj. Daszyński gvidis batalon en la parlamento kontraŭ tiaj agoj de la registaro, ekz. la 22-an de novembro li faris faman paroladon, en kiu li protestis kontraŭ la agoj de la ŝtato. Li poste subtenis laboristajn strikojn, sed ankaŭ argumentis, ke tia agado povas okazi nur kadre de la leĝo. Li okupiĝis pri la lukto por demokratiigo de la voĉdona leĝo al la parlamento (li postulis, interalie, forigon de la laŭklasa voĉdonado).

Li estis elstara oratoro kaj liaj paroladoj allogis multajn aŭskultantojn. Li atakis konservativulojn kaj ĉefministron Badeni. Daszyński partoprenis ekz. en manifestacio de multaj miloj da homoj, kiuj trapasis la stratojn de Vieno en 1898. Rezulte la imperiestro forigis Badeni de la posteno de ĉefministro.

En decembro 1900 li estis reelektita al la Ŝtata Konsilantaro de la 10-a oficperiodo (1901-1907). En sia agado li penis eviti cenzuron – kiel publicisto li estis submetita al ĉi tiu limigo de parol-libereco, sed kiel parlamentano – ne. Tial gazetartikoloj konfiskitaj de cenzuristoj povis esti prezentitaj al la parlamenta forumo kiel interpelacioj, kaj tiam la gazetaro rajtis presi ilin sen limigoj.

En la elektoj al la 11-a oficperiodo (1907-1911) en majo 1907, malgraŭ ke la socialdemokratia partio akiris 80 lokojn, Daszyński mem komence ne fariĝis deputito, sed tiam la estraro de la partio partio persvadis Tadeusz Reger por malakcepti la mandaton, kaj en kromaj elektoj en la distrikto Frysztat-Bohumin la 16-an Decembro de 1907 Daszyński gajnis la balotadon kaj fariĝis membro de la parlamento[5].

Urba konsiliano de Krakovo redakti

La 12-an de majo 1902 Daszyński fariĝis membro de la urba konsilio de Krakovo. En sia agado li celis la batalon kontraŭ konservativaj kaj lojalistaj rondoj. En la unua kunveno de la Konsilio, li alparolis siajn politikajn kontraŭulojn per jenaj vortoj:

Akcia kompanio de balotaj hienoj! La dormetado finiĝis![6]

Daszyński okupiĝis ankaŭ pri socialaj temoj kaj aferoj rilataj al la infrastrukturo de Krakovo. Li estis membro de la komitatoj de la urbo pri industrio, karbo kaj floskanaloj. Post kiam eksplodis la revolucio en 1905, li partoprenis manifestacion sur la ĉefa placo de Krakovo, kiu okazis la 2-an de februaro 1905. Tiam Daszyński bruligis la portreton de la caro. La polico provanta dispeli la manifestacion malsukcesis kapti la konsilianon.

En 1907 la parlamento aprobis novan balotan leĝon. De tiam ĉiuj viroj pli ol 24-jaraj povis voĉdoni en elektoj al la Ŝtata Konsilantaro. En majo de tiu jaro la socialistoj akiris konsiderindan elektan sukceson. Samtempe la parlamenta reprezentantaro de la konservativuloj signife malpliiĝis.

Inter 1910 kaj 1911 Daszyński subtenis strikantajn studentojn de la Jagelona Universitato.

La jaroj 1912–1918 redakti

 
Ignacy Daszyński en uniformo de legiano
 
Ignacy Daszyński, 1915

Tuj antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito PPSD interkonsentis kun Revolucia Frakcio de Pola Partio Socialista (PPS) de Józef Piłsudski. Oni decidis, ke la poloj en la venonta konflikto devas subteni la centrajn ŝtatojn, danke al kio eble establiĝos la aŭstra-hungara-pola monarkio estonte. Daszyński estis unu el la aŭtoroj de la rezolucio de PPSD, en kiu li deklaris interalie:

Kiel laŭleĝaj deputitoj de la pola nacio, ni esprimas la konvinkon, ke en ebla konflikto de Aŭstrio-Hungario kun Rusio – kies eksplodo estas tute forigita de sub nia influo – ĉiuj fortoj de la pola nacio devas turni sin kontraŭ la rusa carisma reĝimo, kiu estas nepacigebla kaj kruela premanto de la granda plejmulto de nia nacio[7].

Daszyński alvokis al membroj de la socialista partio, ke ili aliĝu al polaj kvazaŭarmeaj trupoj, ĉefe "Strzelec" (Pafisto). Interalie danke al liaj streboj ĉi tiuj organizaĵoj estis rekonitaj de la aŭstriaj aŭtoritatoj kiel laŭleĝe funkciantaj. En novembro 1912 Revolucia Frakcio de PPS kaj PPSD aliĝis al la Provizora Komisiono de Konfederaciaj Sendependismaj Partioj. Galiciaj socialistoj esperis eksplodigi ribelon en Pola Reĝlando post la milito.

En aŭgusto 1914, post kiam la konflikto eksplodis, Daszyński surmetis pafistan uniformon. Por kelkaj tagoj (8-14 aŭgusto) li estis armea vickomisaro en Miechów kaj en la sama jaro – komisaro de Pola Nacia Organizo[8]. Sensukcese li provis kuraĝigi la popolon por kontraŭbatali carisman Rusion. Tamen li tuj revenis al politiko. Post la kreo de la parlamenta Pola Rondo de la Supera Nacia Komitato, Daszyński fariĝis membro de ĝia plenum-sekcio. Ĉi tiu organo decidis krei la Polajn Volontulajn Armitajn Fortojn, t.e. Polajn Legiojn. En 1914, kiel reprezentanto de la socialdemokratoj, li estis membro de la okcidenta sekcio de la Supera Nacia Komitato[9].

Kiam temas pri lia vidpunkto, li subtenis la ideon, ke la sendependecon de Pollando apogu Aŭstrio-Hungario. La Akto de la 5-a de novembro, kiu garantiis al poloj starigi sendependan Reĝlandon de Pollando, estis ambigua laŭ li. Daszyński esprimis kontenton pri la proklamo de pola ŝtateco, sed ankaŭ ĉagrenon, ĉar la Akto disigis la iaman rusan parton disde Galicio. Malgraŭ tio li estis unu el la homoj laborantaj pri la estonta konstitucio de tiu ŝtata unuo. La 28-an de majo 1917 li voĉdonis en la aŭstria parlamento por mocio de Pola Popola Partio (PSL) "Piast", en kiu la Pola Sejma Rondo deklaras, ke la sola aspiro de la pola nacio estas regajni sendependan kaj unuiĝintan Pollandon kun aliro al la maro. Sub la influo de legia krizo kaj la malliberigo de Piłsudski en Magdeburgo en julio 1917, Daszyński transiris al ĉiam pli radikala opozicio kontraŭ la aŭstra-hungara monarkio. En la parlamento la 22-an de januaro 1918 li deklaris, ke Galicio volas eniri unuiĝintan kaj sendependan Pollandon[10].

Fine de septembro 1918 laŭ iniciato de Daszyński oni ellaboris kaj interkonkonsentis kun Nacia Demokratio mocion, kiu estis prezentita al la aŭstria parlamento la 2-an de oktobro 1918. En ĝi oni postulis restarigi sendependan polan ŝtaton, kiun konsistigus la terenoj de la tri disigitaj partoj, propra marbordo kaj Silezio. La pola afero estis agnoskita internacia kaj oni postulis, ke Pollando partoprenu pacan kongreson "por solvi la polan demandon". Daszyński donis sian lastan paroladon la 3-an de oktobro 1918. Tiam li deklaris, ke:

ĉiuj poloj unuanime deklaras, ke ili volas nacian rajton por ĉiuj tri partoj, kiuj estiĝis post la perforta dispartigo de Pollando: ĉiuj tri devas esti kunigitaj kaj deklaritaj sendependa ŝtato, kaj ĉi tiu unuiĝo kaj sendependeco devas esti atingita surbaze de la internacia juro, ĉe internacia monda kongreso de paco[11].

Ĉefministro redakti

 
Portreto de Daszyński far Stanisław Lentz, 1919

La 15-an de oktobro Daszyński kune kun aliaj poloj en la aŭstria parlamento alprenis dokumenton, per kiu la membroj de la ĉambro faris deklaron, ke ili nun konsideras sin civitanoj de Pollando. Fine de oktobro la unuaj simptomoj de la disiĝo de Aŭstrio-Hungario aperis. La 28-an de oktobro Daszyński aliĝis al la prezidantaro de Pola Likvida Komisiono (estrita de Wincenty Witos), kiu havis sian sidejon en Krakovo, kaj poste en Lvovo. Kvankam Regenta Konsilio, nomumita de la aŭstraj kaj germanaj okupantoj, provis obeigi la Konsilion, Witos kaj Daszyński sukcesis malebligi ĉi tiun planon.

En la nokto inter la 6-a kaj 7-a de novembro 1918 en Lublino, sur la teritorio de Kongresa Pollando antaŭe okupita de Aŭstrio, fondiĝis la Provizora Popola Registaro de Pola Respubliko, kun Ignacy Daszyński kiel ĝia ĉefministro. En la registaro troviĝis ankaŭ interalie Wincenty Witos, Tomasz Arciszewski, Jędrzej Moraczewski kaj Stanisław Thugutt. La programo de la registaro estis prezentita en Manifesto, kiu, uzante revolucian frazeologion, alvokis la popolon, laboristojn kaj kamparanojn, preni la potencon en siajn proprajn manojn kaj konstrui la domon de sendependa kaj unuiĝinta Popola Respubliko de Pollando. Laŭ la manifesto ĉiuj civitanoj devis ricevis egalajn rajtojn koncerne politikon kaj civitanecon, kaj temis pri la libereco de konscienco, presado, parolado, grupiĝo, marŝado, kreado de asocioj kaj strikado. Kadre de penoj por plibonigi socialajn kondiĉojn, ok-hora labortago en industrio, komerco kaj metioj estis anoncita. Oni postulis ŝtatigon de minejoj kaj grandaj terposedaĵoj. La formon de la estonta pola ŝtato oni prezentis demokratia parlamenta respubliko.

Finfine la registaro de Lublin, gvidata de Daszyński, submetiĝis al Józef Piłsudski la 14-an de novembro. En la sama tago Piłsudski ordonis al Daszyński formi registaron, tamen emfazante, ke li plifortigu la efikecon de la laboro de sia registaro per partopreno de elstaraj fortoj en ĝi, sendepende de politikaj konvinkoj, kaj malpermesis radikalajn sociajn reformojn, ĉar leĝdonado apartenas al la Leĝdona Sejmo. Tamen pro rezisto de la dekstruloj, la misio de Daszyński malsukcesis. Tri tagojn poste li demisiis. La sekvan tagon, la 18-an de novembro, aperis en la gazetaro letero de Józef Piłsudski, en kiu li esprimis dankon al Daszyński pro la vere civitana laboro, kiun li faris por faciligi la formadon de la unua pola registaro. Piłsudski emfazis, ke Daszyński ne hezitis oferi sian personon por la bono de la afero, agante por konkordo de malsamaj fortoj.

Deputito de la Leĝdona Sejmo redakti

 
Wincenty Witos, la ĉefo de la Registaro de Nacia Defendo (dekstre) kaj Ignacy Daszyński, vicĉefministro

Daszyński kandidatiĝis en la unuaj postmilitaj balotoj al pola Sejmo, uzante la voĉdonan sloganon La Unua Leĝdona Sejmo estas la Unua Mastro de la Patrujo, ĝi estas ĝia konstruanto, la fonto de ĝia leĝo kaj potenco. Sejmo estas Libera, Sendependa kaj Unuiĝinta Pollando[12]. Entute 36 membroj de PPSD kaj PPS eniris en la Leĝdonan Sejmon. Ili kreis parlamentan klubon nomitan Unio de Polaj Socialistaj Deputitoj. Baldaŭ poste Daszyński fariĝis ĝia prezidanto. Li ankaŭ ekmembris en la sejma konsilio.

Dum la oficperiodo de la Leĝdona Sejmo li ĉefe celis antaŭenigi la socialisman programon. Li estis por ŝtatigo de parto de la industrio – kreo de ŝtataj monopoloj, ekz. karba aŭ alkohola. Li postulis plibonigon de laborkondiĉoj kaj defendis la rajtojn de laboristoj, ankaŭ la disvolvon de kooperativoj kaj la edukadon de kamparanoj kaj laboristoj[10].

La 26an de aprilo 1919 la partioj PPSD, PPS kaj PPS el Reĝlando Prusio unuiĝis. Rezulte kreiĝis unueca Pola Partio Socialista (PPS). Daszyński aliĝis al la Ĝenerala Konsilio de la partio kaj fariĝis unu el ĝiaj prezidantoj. Tiutempe li estis unu el la redaktoroj de la franclingva Bulteno de PPS Official du Parti Socialiste Polonaise kaj de la semajngazeto Trybuna (Tribuno). Post la eksplodo de la Pola-Soveta Milito, Daszyński agis por laŭeble baldaŭa paco. Li estis unu el la kontraŭuloj de starigo de la Konsilio de Ŝtatdefendo, priskribante ĝin reduktita Sejmo. La 24-an de julio 1920 tamen li aliĝis al la Registaron de Nacia Defendo kiel vicĉefministro (Witos fariĝis la ĉefo la registaro). Li tiam opiniis, ke danke al ĉi tiu paŝo (t.e. inkluzivigo de kamparanaj kaj socialistaj estroj en la registaro), la nombro de rekrutoj pliiĝos. Post la pola venko en la batalo ĉe Niemen komencis kreski konflikto inter Daszyński kaj la cetero de la registaro, precipe la Ministerio pri Eksteraj Aferoj. La socialista gvidanto kritikis la elektadon de laboristoj en diplomatiaj misioj kaj la polan politikon en la oriento (inkluzive de la planoj por ofensivo de generalo Tadeusz Rozwadowski). La 15-an de decembro 1920 la Supera Konsilio de PPS petis la ĉefministron retiri Daszyński el la kabineto. Ĉi-lasta eksiĝis la 18-an de decembro. Ĉefministro Witos akceptis la dimision sen entuziasmo la 4-an de januaro 1921.

Forlasinte la registaron Daszyński koncentriĝis pri laboro por alpreni novan konstitucion. La Marta Konstitucio estis alprenita la 17-an de marto 1921, kaj la kontribuo de la socialista gvidanto estis, inter aliaj, ĝia demokratia karaktero (ekzemple la konservativuloj proponis, ke oni iĝu senatano laŭ la okupata posteno, ne laŭ demokratia baloto, kion PPS oponis). Post la adopto de la konstitucio, la Leĝdona Sejmo estis likvidita.

Vicsejmmarŝalo (1922–1927) redakti

 
Ignacy Daszyński en sia oficejo
 
Daszyński post konferenco de prezidanto Mościcki eniras sian apartamenton en Sejmo
 
Daszyński ĉe sejma podio

Rezulte de la elektoj el la 5-a de novembro 1922, Daszyński denove fariĝis sejma deputito. En la distrikto Krakovo, Chrzanów, Oświęcim, Olkusz kaj Miechów li akiris 52874 voĉojn. La 9-an de decembro, li estis nomumita de sia partio kiel kandidato por la ŝtatprezidanteco. Li akiris nur 49 voĉojn. Gabriel Narutowicz fariĝis la prezidanto, kio kaŭzis malkontenton de la dekstrularo (Narutowicz estis elektita per la voĉdonoj de, inter aliaj, deputitoj reprezentantaj naciajn minoritatojn). En la tago de ĵuro de la prezidanto, Daszyński kaj Bolesław Limanowski, kiuj iris al la ceremonio, estis atakitaj de dekstra milico kaj devigitaj barikadi sin en la pordego de unu el la domoj. Poste Daszyński postulis klarigi ĉi tiun incidenton. Li skribis:

La politika vivo de Pollando ne povas esti afrika ĝangalo, en kiu diboĉas dekkelko da klas-friponoj (…) Via faŝismo aŭ mortos en Pollando, rompos sian kapon sur demokratio, aŭ Pollando brulos per civila milito[13].

Post la murdo de prezidanto Narutowicz, farita de subtenanto de la Nacia Demokratio Eligiusz Niewiadomski, la socialistoj planis reprezalian agon kontraŭ la dekstruloj. Daszyński kontraŭstaris tian rezonadon kaj malpermesis plian intensiĝon de perforto. La 21-an de decembro 1922, en kunveno de la Supera Konsilio de PPS, li prezentis mocion por fondi tutpollandan laboristan edukan organizon – la Societon de Laborista Universitato (TUR). La 21-an de januaro 1923, la Ĉefa Estraro de TUR estis formita, estrata de Daszyński. Li okupis ĉi tiun oficon ĝis sia morto. Establi TUR estis unu el la plej gravaj personaj atingoj de Daszyński. Kiel Daszyński poste priskribis:

En la momento, kiam Pollando iĝis sendependa, aperis misproporcio inter la preparoj de la homamasoj por civita vivo kaj la kapablo ĝuste uzi la leĝojn kiujn alportis la unuaj semajnoj de la sendependeco de Pollando. Ĉi tiu disonanco rezultigis tragedion de la murdo de la unua Prezidanto de la Respubliko (…) En tiu tempo kreiĝis TUR (…) – tio estas ligita kun la ideo, ke la laborista klaso devas atingi tian nivelon de disvolviĝo, por povi alfronti malklerecon. Ni ne okupiĝas pri partia agitado (en TUR), gardante nin de io ajn, kio malhelpus al niaj membroj pace akiradi la scion[14].

En februaro 1923 dum parlamenta parolado Daszyński svenis, pro kio li retiriĝis de siaj aktualaj agadoj (li denove parolis ĉe Sejmo en septembro 1926). Malgraŭ sia restado en sanatorioj, li dediĉis sin al ĵurnalismo kaj taglibroj.

Malgraŭ sia sanstato, en la 19-a Kongreso de PPS (30-a de decembro 1923 – 1-a de januaro 1924) li estis reelektita prezidanto de la Supera Konsilio de PPS. La elekto ankaŭ ripetiĝis en la 20-a Kongreso de PPS (31-a de decembro 1925 – 3-a de januaro 1926).

Post kiam Jędrzej Moraczewski eniris la registaron de Aleksander Skrzyński, Daszyński estis elektita vicsejmmarŝalo la 26-an de novembro 1925 anstataŭ Moraczewski. Komence Daszyński subtenis la partoprenon de PPS en la registaro de Skrzyński, sed lia politiko (kreskanta senlaboreco, hiperinflacio) kaj liaj planoj rezultigis abruptan kritikon. La 20-an de aprilo 1926 PPS retiriĝis de la registaro, kio baldaŭ rezultigis ĝian falon. Anstataŭ la registaro de Skrzyński, la 10-an de majo 1926 oni kreis dekstran registaron de Wincenty Witos, kontraŭ kiu PPS estis en opozicio.

La 12-an de majo 1926 Józef Piłsudski okazigis perfortan armitan elpaŝon, poste nomatan maja puĉo. Jam unu monaton post la puĉo Daszyński atakis la novan registaron, precipe li estis indignigita per la projekto de nova konstitucio celanta redukti la rolon de la leĝdona povo. En poste eldonita broŝuro Daszyński deklaris:

La ĉiopovo de la Leĝdona Sejmo kondukis post kelkaj jaroj al la kolapso de Sejmo kaj kontribuis al la ĉiopovo de la registaro (…) La majaj tagoj fariĝis la deirpunkto de la kreskanta forto kaj potenco de la registaro, kun la samtempa malfortiĝo de la leĝdona faktoro: la parlamento (…) La ŝtato ŝanceliĝas inter du eksternormaj kaj damaĝaj statoj. Jam estas la tempo por iri al ekvilibra kaj harmonia kunlaboro inter la legislativo kaj ekzekutivo[15].

Laŭ peto de Daszyński, la Centra Komitato de PPS, la 10-an de novembro 1926 prenis "objektive kontraŭan" pozicion al la registaro de Józef Piłsudski. La 20-an de decembro 1926 simila sinteno – post malkvieta diskuto – estis prenita de la Supera Konsilio de PPS, notante tamen, ke la opozicio de PPS ne celas forigi el la ofico de ĉefministro marŝalon Piłsudski, sed rekonstrui lian registaron forigante monarkiistajn kaj reakciajn elementojn, por ŝanĝi la ekonomian politikon konforme al la postuloj de la laborista klaso, kaj ŝanĝi enlandan politikon, precipe pri naciaj minoritatoj. La ŝanĝo de la registara pozicio estonte estos indulge taksita de PPS[16]. PPS aparte kontraŭis la akcepton en la registaro de vilnaj konservativuloj ("bizonoj"): Aleksander Meysztowicz kaj Karol Niezabytowski. Samtempe Daszyński fariĝis la ĉefredaktisto de la nova PPS-revuo "Pobudka" (Veko).

La 28-an de novembro 1927 prezidanto Ignacy Mościcki finis la oficperiodon de Sejmo kaj Senato.

La jaroj 1927–1936 redakti

 
Ignacy Daszyński kaj Józef Piłsudski en la oficejo de la sejmmarŝalo, 1928
 
Ignacy Daszyński en konversacio kun ĉefministro Kazimierz Bartel, 1929
 
Gazetara konferenco de sejmmarŝalo Ignacy Daszyński, 1930
 
Ĉefministro Kazimierz Świtalski en la oficejo de Ignacy Daszyński, 1929

En la parlamentaj balotoj en marto 1928, PPS akiris 14% de la voĉoj kaj 64 sidlokojn en Sejmo. Daszyński en sia balotdistrikto (Krakovo, Chrzanów, Oświęcim, Olkusz, Miechów) akiris 77470 voĉojn, kio estis kresko je 50% kompare kun 1922.

En la unua kunsido de Sejmo la 27-an de marto 1928, en la elektado de sejmmarŝalo li venkis reprezentantojn de Senpartia Bloko de Kunlaborado kun la Registaro (BBWR) Kazimierz Bartel kaj de Popola-Nacia Unio Aleksander Zwierzyński, akirante 177 voĉojn en la unua vico de elektado, kaj 206 voĉojn en la dua (54,4%). Post la elekto Daszyński eksiĝis el la partiaj funkcioj: de prezidanto de la Supera Konsilio de PPS kaj redaktoro de "Pobudka", sed li restis prezidanto de la Ĉefa Estraro de Societo de Laborista Universitato.

La elekto de Daszyński kiel sejmmarŝalo pliseverigis rilatojn inter la registaro kaj la parlamento. La konflikto akriĝis pro la tiel nomata "kazo de Czechowicz", kiam la parlamenta opozicio kulpigis la ministron de la fisko Gabriel Czechowicz por superi la ŝtatan buĝeton por 1928. La kvoto, kiun oni pritraktis, estis por dispono de la ĉefministro, sed estis uzita de BBWR dum la elekta kampanjo. Sejmo decidis pri proceso kontraŭ Czechowicz ĉe la Ŝtata Tribunalo, sed ne kuraĝis fari Piłsudski respondeca. Malgraŭ tio, en junio 1928 Daszyński renkontiĝis kun Piłsudski, proponante kreon de koalicio de de BBWR, PPS kaj PSL "Wyzwolenie". Piłsudski tamen malakceptis ĉi tiun oferton. Rezulte de tio, meze de septembro 1929 estis kreita Centrolew (Centra Maldekstrularo) – bloko de ses parlamentaj grupoj kontraŭantaj Sanacion.

La 31-an de oktobro 1929, en kunsido de la buĝeta sesio de Sejmo, okazis malferma konflikto inter Józef Piłsudski kaj la parlamento. Anstataŭ ĉefministro Świtalski venis la ministro pri militaj aferoj Józef Piłsudski kune kun pli ol cent oficiroj. La deputitoj opiniis, ke la soldatoj estis senditaj de li por aresti la membrojn de la parlamento. Post la kunveno de la sejma konsilio, sejmmarŝalo Daszyński rifuzis komenci la kunvenon en tia etoso. Tiam okazis akra interparolo inter Piłsudski kaj Daszyński, kiu laŭ la versio de generalo Felicjan Sławoj Składkowski estis jena:

– Piłsudski: Do mi petas, ke vi retenu viajn lipojn (batante la tablon per la mano) kaj mi demandas vin, ĉu vi intencas malfermi la sesion?

– Daszyński: Sub bajonetoj, revolveroj kaj sabroj mi ne malfermos ĝin.

– Piłsudski: Ĉu tio estas via lasta vorto?

– Daszyński: Jes..

– Piłsudski: Ĉu tio estas via lasta vorto?

– Daszyński: Jes.

Sinjoro marŝalo Piłsudski riverencas iomete kaj, sen adiaŭi manpreme, forlasas la oficejon de sinjoro marŝalo Daszyński. Irante tra la sidoĉambro de sinjoro sejmmarŝalo, li diras laŭte: Li estas stultulo[17].

En diversaj fontoj estas malsamaj versioj de ĉi tiu konversacio. Tamen en vespero de la 31-a de oktobro la sejmmarŝalo faris la deklaron al ĉiuj deputitoj:

sub sabroj de s-roj oficiroj mi nuligas la hodiaŭan kunsidon[18].

La novembra sesio de Sejmo estis prokrastita de prezidanto Ignacy Mościcki, kaj ĉe la kunsido de la 5-a de decembro 1929 la deputitoj de la nove formita Centrolew voĉdonis, per plimulto 243 kontraŭ 119 voĉoj, pri malkonfido kontraŭ la registaro de ĉefministro Świtalski.

Daszynski tamen, ne volante akceli la konflikton kun Józef Piłsudski, la 29-an de marto 1930 sub premo de deputitoj de BBWR retiris el la tagordo la skandalon de Czechowicz.

La 29-an de junio 1930 okazis en Krakovo la Kongreso por Defendo de Popola Leĝo kaj Libereco. Daszyński sendis telegramon al la Kongreso kiel sejmmarŝalo devigita al neaktiveco. Dume la 29-an de aŭgusto 1930 prezidanto Ignacy Mościcki finis la oficperiodon de Sejmo kaj anoncis novajn elektojn. Antaŭ la parlamentaj balotoj en 1930 okazis multnombraj arestoj de deputitoj kaj timigado. Daszynski defendis la arestitojn, sendis malferman leteron al eksa sejmanino Irena Kosmowska el PSL "Wyzwolenie", malliberigitan en la kastelo de Lublin.

Daszyński estis kandidato en la balotdistriktoj la urbo Krakovo kaj Krakovo-Chrzanów-Oświęcim-Miechów. Krome, li estis prezentita ĉe la supro de la ŝtata listo de Centrolew. Malgraŭ la akiro de 80 mil voĉoj, la listo en la distrikto de Krakovo estas malvalidigita. Daszyński estis do elektita parlamentano el la tutlanda listo. Post la elekto reaperis liaj sanproblemoj. Post partopreno el la kunveno de la Supera Konsilio de PPS, la 18-an de januaro 1931, li iris al la Sancentro en Bystra Śląska. Malgraŭ sia portempa retiriĝo de agado, ĉe la 22-a Kongreso de PPS (23-25 de majo 1931) en Krakovo li estis elektita prezidanto de la Supera Konsilio de PPS, kaj ĉe la 23-a Kongreso de PPS (2–5 de februaro 1934) en Varsovio li estis elektita honora prezidanto de Pola Socialista Partio. Malgraŭ sia restado en sanatorio, li organizis "fonduson por kontraŭbatali konfiskadon" por la gazeto "Robotnik".

 
Funebra manifestacio en Krakovo post la morto de Daszyński

Daszyński mortis en la Sancentro en Bystra Śląska nokte inter la 30-a kaj 31-a de oktobro 1936[19]. La 3-an de novembro 1936 okazis funebra ceremonio en Krakovo kun partopreno de multaj miloj da homoj[20]. Speciala trajno iris el Varsovio, kaj la Ministerio pri Komunikado donis senpagajn revenajn biletojn al funebraj partoprenantoj. En la tago de la entombigo ĉiuj laboroj en la urbo estis haltigitaj por 5 minutoj. Li estis entombigita ĉe la tombejo Rakowicki (ĉefa aleo inter la vojoj 43 kaj 45)[21].

La 22-an de novembro estis eldonita la lasta letero de Daszyński, transdonita de lia edzino:

Mi laboris mian tutan vivon kun laboristoj. Mi ŝuldas al ili, ke mia laboro ne estis vana, mi turnas min al ili per mia lasta penso, adiaŭante ilin. Mi esperas konstante, ke ilia vivo fariĝos pli malpeza, ke ili estos fortaj kaj morale sanaj, ke ili realigos siajn komunajn idealojn. Mi adiaŭas miajn kamaradojn kaj amikojn kun kiuj mi kunlaboris tiel multe kaj mi petas ilin afable memori ĉi tiujn komunajn klopodojn. Mi petas pardonon al ĉiuj pro miaj eraroj kaj por ne memori la suferon, kiun mi kaŭzis en mia vivo. La penso pri morto jam delonge estas por mi la komenco de liberiĝo. — Ignacy Daszyński[22].

Privata vivo redakti

Lia frato estis Feliks Daszyński (1863-1890), ĵurnalisto kaj socialisma aktivisto, edziĝinta al Zofia Daszyńska-Golińska, aktivulino por virinaj rajtoj kaj senatanino.

En la intermilita periodo estis populara, oficiale ne konfirmita opinio, ke Adam Próchnik estis filo de Ignacy Daszyński kaj Felicja Nossig.

En 1897 li edziĝis al aktorino Maria Paszkowska. El ĉi tiu geedzeco li havis filojn:

  • Feliks (post 1939 li estis malliberigita kiel rezeva vicleŭtenanto en Starobilsk, murdita en Ĥarkivo);
  • Stefan (ekloĝis en Usono, mortis en 1958);
  • Jan (mortis la 15-an de majo 1940 pro tuberkulozo);

kaj filinojn:

  • Helena Rummel (mortis en 1984 en Londono);
  • Hanna Borkowska (ŝi estis sekretariino de Tomasz Arciszewski, mortis en 1953 en Londono).

En 1935 li edziĝis al Cecylia (Celina) Kempner, kiu estis murdita de la germanoj en la dua mondmilito[23].

Distingoj redakti

 
Monumento sur la tombo de Ignacy Daszyński ĉe la tombejo Rakowicki en Krakovo kreita de Olga Niewska
 
Memortabulo ĉe la strato Kremerowska 6 en Krakovo, sur domo, en kiu loĝis Daszyński
  • Ordeno de la Blanka Aglo (postmorte, la 6-an de novembro 2018) – kiel esprimo de la plej alta respekto al la elstaraj meritoj faritaj por la gloro, bono kaj profito de la Respubliko de Pollando, okaze de la Nacia Festo de la 100-a Datreveno de Sendependeco de Pollando[24]
  • Ora Akademia Laŭro (la 5-an de novembro 1935)[25].

Verkoj redakti

Omaĝo redakti

  • Aleo Ignacy Daszyński en Krakovo
  • Monumento al Ignacy Daszyński en Varsovio
  • Trafikcirklo Ignacy Daszyński en Varsovio
  • Strato Ignacy Daszyński en Kielce
  • Strato Ignacy Daszyński en Mińsk Mazowiecki

Referencoj redakti

  1. Sprawozdanie Dyrekcyi C. K. Gimnazyum w Stanisławowie za rok szkolny 1878. Stanisławów: 1878, p. 69.
  2. Sprawozdanie Dyrekcyi C. K. Gimnazyum w Stanisławowie za rok szkolny 1879. Stanisławów: 1879, s. 43.
  3. Ignacy Daszyński: Pamiętniki. T. I. Kraków: 1925, p. 37.
  4. Daszyński, el ĉiuj 29 758 voĉoj, ricevis 22 214.
  5. Kompletiga balotado en Silezio Arkivigite je 2019-02-02 per la retarkivo Wayback Machine; „Nowości Illustrowane”. N-ro 51, p. 2, 21.12.1907.
  6. Kompletiga balotado en Silezio Arkivigite je 2019-02-02 per la retarkivo Wayback Machine; „Nowości Illustrowane”. N-ro 51, p. 2, 21.12.1907.
  7. Walentyna Najdus: Polska Partia Socjalno-Demokratyczna Galicji i Śląska 1890-1919. Warszawa: Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1983, s. 539. ISBN 83-01-04138-2.
  8. [Jerzy Pająk, Z dziejów Polskiej Organizacji Narodowej (wrzesień-grudzień 1914), en: Kieleckie Studia Historyczne, v. 14, 1996, p. 106. ]
  9. Konstanty Srokowski, N.K.N. Zarys historii Naczelnego Komitetu Narodowego, Kraków 1923, p. 146.
  10. 10,0 10,1 Henryk Swoboda: Ignacy Daszyński: życie, praca, walka, Warszawa 1934.
  11. Walentyna Najdus: Ignacy Daszyński 1866-1936. Warszawa: Czytelnik, 1988, p. 369–370. ISBN 83-07-01571-5.
  12. Michał Śliwa: Ignacy Daszyński o państwie, demokracji i parlamentaryzmie. Warszawa: Wydawnictwo Sejmowe, 1997, p. 13. ISBN 83-7059-350-X.
  13. Walentyna Najdus: Ignacy Daszyński 1866-1936. Warszawa: Czytelnik, 1988, p. 447. ISBN 83-07-01571-5.
  14. Towarzystwo Wiedzy Powszechnej: Towarzystwo Uniwersytetu Robotniczego (1922–1948) p. 2
  15. Adam Ciołkosz: Ludzie PPS. Londyn: 1981, p. 16.
  16. Adam Próchnik: Pierwsze piętnastolecie Polski niepodległej: zarys dziejów politycznych. Warszawa: Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1983, p. 208. ISBN 83-01-04376-8.
  17. Józef Piłsudski: Pisma zbiorowe. T. IX. Warszawa: 1937, p. 193–194.
  18. Walentyna Najdus: Ignacy Daszyński 1866-1936. Warszawa: Czytelnik, 1988, s. 493. ISBN 83-07-01571-5.
  19. 'Zgon Ignacego Daszyńskiego. „Gazeta Lwowska”, p. 1, n-ro 252 el la 1-a de novembro 1936.
  20. Zwłoki ś. p. I. Daszyńskiego spoczęły w Krakowie. „Gazeta Lwowska”, p. 2, n-ro 254 el la 4-a de novembro 1936.
  21. Reta mapo de tomboj en Krakovo. Arkivita el la originalo je 2019-01-27. Alirita 2020-08-06.
  22. Walentyna Najdus: Ignacy Daszyński 1866-1936. Warszawa: Czytelnik, 1988, p. 532. ISBN 83-07-01571-5.
  23. M. Smogorzewska (opracowanie autorskie), Posłowie i senatorowie Rzeczypospolitej Polskiej 1919–1939. Słownik biograficzny. Tom I A-D, Wydawnictwo Sejmowe, Warszawa, 1998, s. 346–347, (ISBN 83-7059-392-5).
  24. Prezydent uhonorował pośmiertnie Orderem Orła Białego ponad 20 wybitnych Polaków, m.in. naukowców, Nauka w Polsce
  25. M.P. z 1935 r. nr 257, poz. 305 „por oratorado”.