Malfermi la ĉefan menuon

Ignatius Rieder

aŭstra pastro

Ignatius RIEDER (naskiĝis la 1-an de februaro 1858 en Großarl, mortis la 8-an de oktobro 1934 en Salzburg) estis romkatolika pastro kaj ĉefepiskopo de Salcburgo en la tempo inter la du mondmilitoj (1918-34).

Ignatius Rieder
ĉefepiskopo de Salcburgo Wappen Erzbistum Salzburg.png
Regado 1918-34
Antaŭulo Balthasar Kaltner
Sekvanto Sigismund Waitz
COA archbishop AT Rieder Ignatius.png
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1858 (1858-02-01)
en Großarl
Morto 8-an de oktobro 1934 (1934-10-08) (76-jara)
en Salzburg
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Tombo de la ĉefepiskopoj Rieder kaj Waitz

Vivo kaj agadoRedakti

Estante filo de ĉarpentisto kaj havante kvar fratojn li ricevis la trejniĝon ĉe Kollegium Borromaeum Salzburg. Poste li studis teologion en Salcburgo antaŭ la ordiniĝo la 17-an de julio 1881. Li ekdeĵoris kiel kapelano en Rauris, antaŭ ol fariĝi instruisto pri religio ĉe Borromaeum kaj animzorganto ĉe la salcburga porpastra seminario (en 1887). En 1892 li doktoriĝis kaj iĝis en 1895 profesoro pri eklezia historio havante docentrajton pri kursoj de kanona juro. La 2-an de januaro 1911 li fariĝis helpepiskopo kaj titulara episkopo de Sura (Sirio). La konsekriĝon li ricevis de ĉefepiskopo Johannes Baptist Katschthaler la 14-an de marto 1911. La 12-an de aŭgusto 1918 li estis nomumita ĉefepiskopo de Salcburgo postsekvante Balthasar Kaltner, kaj enpostenigita la 15-an de decembro.

Dum ekonomie malfacilaj postmilitaj tempoj liaj zorgoj estis ĉefe pri la bonstato de infanoj (ekz. ene de la porinfana agado Kinder aufs Land/infanojn kamparen). Rieder ankaŭ subtenis Caritas kaj helpis senedzulinojn eĉ per propra mono. Rieder estis konsiderata konservativulo kiu daŭre tenis bonajn kontaktojn al la imperiestra familio eĉ post 1918. En 1923 li venigis la Misiistojn de la altvalora sango kaj la Fratojn de la mizerikordo kiuj ekprizorgis la Kajetanan preĝejon kaj la malsanulejon. En 1926 li venigis en la diocezon krome la Pallottianinojn. Lia plej granda revo estis la remalfermo de (katolika) universitato kio realiĝis nur multe poste.

Rieder tre suferis pri la kreskanta nombro da laboristoj kiuj forlasis la sinon eklezian en periodo kiam la kvereloj inter la diversaj politikaj klasoj pli kaj pli akriĝis en Aŭstrio. Max Reinhardt, kunfondinto de la Festivaloj de Salcburgo nomis la muzik- kaj teatroemegan episkopon anĝelsimila episkopa moŝto.

LiteraturoRedakti

  • Biografio ĉe ÖBL
  • Christian Greinz: Die fürsterzbischöfliche Kurie und das Stadtdekanat zu Salzburg. Verlag des fürsterzbischöflichen Konsistoriums, Salzburg 1929.

Eksteraj ligilojRedakti