Ikoyi estas la plej riĉa kvartalo de Lagoso, en la distrikto Eti-Osa, Lagosa Ŝtato, Niĝerio. Ĝi kuŝas nordoriente de Obalende kaj limas kun Lagosa Insulo kaj okcidente kun la bordo de la Lagosa Laguno. Populara inter la plej supra klaso de la socio de Niĝerio, Ikoyi estas eble unu el la plej riĉaj komunumoj ankaŭ en la tuta lando Niĝerio.

Ikoyi
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 6° 27′ N, 3° 26′ O (mapo)6.452543.43584Koordinatoj: 6° 27′ N, 3° 26′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Ikoyi (Niĝerio)
Ikoyi (Niĝerio)
DEC
Ikoyi
Ikoyi
Situo de Ikoyi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ikoyi [+]
vdr

La areo kiu formas Ikoyi estis origine kontinua teramaso kun Lagosa Insulo, ĝis ĝi estis separata pere de la kanalo MacGregor, nome mallarĝa akvovojo kiu estis elfosita de la Britia kolonia registaro. Tiu kanalo estis nuntempe konstruita kaj plenigita tiel ke la insulo estis denove kunigita kun Lagosa Insulo.

Ikoyi estas sur la orienta duono de la Lagosa Insulo kaj estas ligita al tiu per artefarita terkolo.[1] Ikoyi estas ankaŭ konektita al la Viktoria Insulo pere de la ponto Falomo, kiu subtenas la ĉefan ŝoseon super la rojo Five Cowrie.[2] Ikoyi estas hejmo de sidejoj de la federacia registaro de Niĝerio kaj de aliaj konstruaĵoj posedataj de la registaro, kiel la malnova federacia sekretariaro. Tiu komplekso nuntempe estas reestablita.[3]

En Ikoyi estas militistaj kaj policaj kazernoj, alt-sekureca prizono kaj federacia kortumo de Niĝerio. Ikoyi havas ankaŭ nombrajn hotelojn, noktoklubojn, distran parkon kaj unu el la plej grandaj golfejoj de tuta Afriko. Origine kvartalo de meza klaso, lastatempe ĝi iĝis moda loĝeja areo por supra meza klaso ĝis supra klaso. Estas ankaŭ komerca agado en Ikoyi, kio observeblas en pliiĝanta nombro de oficejoj, bankoj kaj vendejaroj. La komerca sekcio estas koncentrita en la sudokcidenta areo.

Notoj redakti

  1. Oni, A. O (2008). Journal of the Nigerian Institution of Estate Surveyors and Valuers: An empirical study of the Lagos state rent edict of 1997. Alirita 4a de Aprilo 2012.
  2. (30a de Aŭgusto 2006) Branch of the Nigerian Institution of estate surveyors & Valuers. Lagos state.
  3. Ikoyi Federal secretariat … Disused monument rotting away