La barbiro de Sevilo

(Alidirektita el Il Barbiere di Siviglia)

La barbiro de Sevilo (itale Il barbiere di Siviglia) estas komika opero verkita de Gioachino Rossini. La libreton skribis Cesare Sterbini kiel adaptigo de la teatraĵo Le Barbier de Seville de Pierre Augustin Caron de Beaumarchais.

Il barbiere di Siviglia
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1815
Ĝenro Itala komika operoopero
Loko de rakonto Sevilo
vdr
Rossini
Klasika sceno
Fígaro

La kompleta titolo estas Il barbiere di Siviglia ossia L’inutile precauzione, «La barbiro de Sevilo aŭ la senutila singardo».

Agado redakti

Sevilo fine de la 18a jarcento. Grafo Almaviva kostumite kontaktas lian adoratinon Rosina, unufoje kiel drinkita militisto, aliafoje kiel muzikinstruisto. La maskiĝo havas du kialojn: Unue, certigi, ke ŝi ne ekamas lin pro lia titolo. Due, trompi la avidan D-ron Bartolo, kiu ankaŭ intencas edziĝi kun la riĉa Rosina, lia zorgato.

En la unua akto (kiel militisto), la grafo sukcesas kaŝe doni al Rosina amleteron. En la dua akto ili interproksimiĝas dum kantinstruo kaj konfesas unu al la alia ilian amon. Almaviva planas liberigi ŝin dumnokte el la domo de ŝia zorganto Bartolo. Sed Bartolo aŭdas pri tiu plano kaj haste venigas notarion por prompte edziĝi kun Rosina, sciigante siajn gardistojn pri venonta nokta fripono. Sed kiam la notario venas, Almaviva igas lin per armila forto kaj multe da mono, anstataŭe edzigi Almaviva kun Rosina. Bartolo revenas kun la gardistoj por ekkapti la «kontraŭleĝan forkondukanton». Nun Almaviva malkaŝas sian identecon kiel grafo kaj kompensas la malgajnon de la estonta edzino per mono—normale la zorganto devintus pagi dotaĵon.

La loka barbiro Figaro ĉiam konsilas la grafon pri la maskovestoj, li ankaŭ ŝtelas la ŝlosilon de Bartolo por la nokta fuĝo.

Roluloj redakti

En Esperanto redakti

  • Beaumarchais. La Barbiro de Sevilo, esperantigita de Sam. Meyer. Eld. Librairie de Esperanto, Parizo , 1910? (17 x 11 ) 63 paĝoj.
 
 Bonega traduko, farita de lerta kaj konata esperantisto de la fama komedio de Beaumarchais. Tiu verko estas nepra pliriĉigo de la esperantista libraro. 
— Amatus. Belga Esperantisto n.18 (apr 1910)

Eksteraj Ligiloj redakti