Il corsaro (La korsaro) estas opero en tri aktoj de Giuseppe Verdi, laŭ libreto de Francesco Maria Piave, bazita sur la poemo de Lord Byron nome The Corsair. La premiero okazis en la Teatro Grande en Trieste la 25an de Oktobro 1848.

Il corsaro
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato februaro 1848
Ĝenro operomelodramo
vdr
Adiaŭo inter Medora kaj Corrado.

La agado okazas en la fono de kontraŭstaroj inter korsaroj kaj turkoj de la Otomana Imperio. La korsaro Corrado atakas la turkan palacon kaj liberigas la virinojn de la haremo, speciale Gulnara. La turkoj kontraŭatakas kaj Corrado estas arestita. Gulnara defendas lin, sed la Bejo Seid ordonas lian ekzekuton. Gulnara aranĝas la fuĝon. Corrado malakceptas perfide murdi Seid kaj estas ŝi kiu faras tion antaŭ la fuĝo. En la insulo de la korsaroj, Medora estas konvinkita ke lia amata Corrado mortis kaj malespera englutas venenon. Post la reveno de Corrado, li apenaŭ povas adiaŭi ŝin. Corrado, malespera, ĵetas sin al la ravino. Gulnara ŝvenas detruita.