Ilia
publikigita versio estis patrolita je 21 jul. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 21 jul. 2023.
Ilia (hungare: Marosillye [maroŝije], Illye) estas komunumo en Rumanio ĉe la dekstra bordo de Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Bacea, Brâznic, Bretea Mureșană, Cuieș, Dumbrăvița, Sârbi kaj Valea Lungă.
Ilia | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Hunedoara | ||
Alinome | Marosillye (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Hunyad | ||
Situo | 45° 56′ N, 22° 39′ O (mapo)45.93444444444422.65Koordinatoj: 45° 56′ N, 22° 39′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 172 m | ||
Poŝtkodo | 337270 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.662 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,622 (en 2011; 1.747 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 89865 | ||
Ilia havas stacion ĉe la fervoja linio Simeria – Săvârșin; tie debranĉiĝas linio al Lugoj. Tra la vilaĝo pasas la nacia vojo DN7, kiu apude transpontas riveron Mureș.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1 mil 440 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1800 el kiuj 2 % da hungaroj.
Historio redakti
La unua skriba mencio de la vilaĝo estas en 1266. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- Gabrielo Bethlen: reganto de Transilvanio.
- Nicolae Boboc (26-a de septembro 1920 – Timișoara, 1999): dirigento, komponisto, muzikologo.
- Pompiliu Teodor (19-a de julio 1930 – 2001): historiisto.
- János Xantus (Marosillye, 1888 – Kluĵo, 1-a de novembro 1962): geologo kaj geografo
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto
-
Preĝejo en Valea Lungă
-
La ruĝa (sanga) bastiono