Ilinoja Centra Fervojo

La Ilinoja Centra Fervojo (anglalingve Illinois Central Railroad, aŭ IC), kromnomita la ĉeflinio de Mez-Ameriko, estis fervoja reto lokita centre de Usono. Ĝiaj ĉefaj linioj kunligis Ĉikagon (Ilinojo) al Nov-Orleano (Luiziano) kaj Birmingham (Alabamo). Alia linio cetere konektis Ĉikagon al Sioux City (Iovao) en 1870. Ekzistis alia signifa branĉo ĝis Omaha (Nebrasko) ekde 1899.

Mapo de la reto (1850)

La 10-an de aŭgusto 1972, la Ilinoja Centra Fervojo eniris firmaon nomitan Illinois Central Gulf Railroad.