Illana [iĜAna] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipa blazono estas konstituita de olivarbo, kiu estas arbo hegemonia en La Alcarria, la episkopa bastono de la Ĉefepiskopujo de Toledo, el kiu la urbo dependis, kaj la Kruco de Kalatrava.

Illana
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19119
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Francisco Javier Pérez del Saz (PP)
Demografio
Loĝantaro 878  (2023) [+]
Loĝdenso 7,52 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 2° 54′ U (mapo)40.185277777778-2.9069444444444Koordinatoj: 40° 11′ N, 2° 54′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 93,3 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Illana (Hispanio)
Illana (Hispanio)
DEC
Illana
Illana
Situo de Illana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Illana [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Illanito [iĝaNIto]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 702 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,52 loĝ/km².

Situo redakti

Illana situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la plej dua pinto de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 750 m super marnivelo; je 83 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 86 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 91 km el Kvenko. La areo de ties teritorio estas de 93,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°11′07″N 2°54′25″Ok. Illana situas sur mallarĝa ravino inter altaj montetoj, ĝi estas trapasata de du malgrandaj rojoj.

Historio redakti

 
Fontano kaj preĝejo de la Asunción.
Video timelapse de Illana.

La nomo de Illana derivas de la latina “Juliana”, reference al Sankta Juliano, kvankam ne ekzistas aktuale templo dediĉita al tiu sanktulo.[1]

La origino de Illana estas tre antikva. Tra ĝia teritorio pasis la romia vojo, kaj poste reĝa vojo, de Kvenko al Huete kaj al Madrido. La bordoj plej facile transireblaj de la rivero Taĵo estis setlejo de vilaoj kaj agrikulturaj espluatejoj en la epoko de la Romia Imperio.

Dum la epoko alandalusa la montaro Altomira kaj la bordoj de la rivero Taĵo estis parto de la kora de Santaver.

En la 12-a jarcento la teritorio estis konkerita de la regno Kastilio, kaj Illana estis inkludita en la teritorio alfoz de Zorita, apartenanta al la Ordeno de Kalatrava. La militordeno de Manĉo, etendiĝis elstare al la nordo. En la suda zono de la Alcarria ĝi havis setlejon tre loĝata kaj riĉa. Illana estis konsiderita la plej antikva setlejo de la teritorio de Zorita, ĉar ĝi havis la privilegion paroli pli antaŭe ol la ceteraj vilaĝoj.

Illana iĝis senjorio de reĝa posedo, kvankam plue en teritorio de Zorita, agnoskante la tuja aŭtoritato de la komendadoroj.

En 1605, Filipo la 3-a vendis la urbeton al la markizo de Almonacid, kaj en la 18-a jarcento estis aĉetita de Juan de Goyeneche, markizo de Belzunce, kiu en la alkaria altebenaĵo fondis Nuevo Baztán, kie li konstruis palacon, preĝejon kaj kolonion ĉirkaŭ floranta industrio de vitro. Dum la senjorio de Goyeneche, Illana konis plej grandan kreskon, kaj instaliĝis en ĝi tekstilaj kaj ledaj industrioj, de tanado kaj ŝnurfadenoj. Krom vinoj, kiuj jam ekde tempo plej antikva ĝuis famon en la kortego. En la ĉefa strato, Juan de Goyeneche konstruigis palacon de stilo baroka, prilaboritaj linioj kaj granda centra blazono, tre probable desegnita de José Benito de Churriguera.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 702, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Illana, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Illana kie oni falis al la nunaj 702.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, bovoj kaj porkoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Ĝi produktis hordeon, tritikon kaj sunfloron. Ĝi havis fabrikon de oelo kaj de faruno.

Notoj redakti

  1. Ranz Yubero, José Antonio. Diccioonario de toponimia de Guadalajara. Aache Ediciones. Guadalajara, 2007.

Vidu ankaŭ redakti