Ille-et-Vilaine

franca departemento

Ille-et-Vilaine [ilevilen] (bretone Il-ha-Gwilen) estas unu el la kvar departementoj (n-ro 35) de la okcidenta regiono Bretonio en Francio.

Ille-et-Vilaine
Departemento de Francio
Departemento Ille-et-Vilaine en Francio
Lando Francio Francio
Regiono Bretonio
Arondismentoj 4
Kantonoj 27
Komunumoj 351
Interkomunumoj 29
Najbaras kun
Subprefektejoj Fougères, Saint-Malo, Redon
Riveroj
Situo Rennes
 - koordinatoj 48° 06′ 53″ N 01° 40′ 46″ U / 48.11472 °N, 1.67944 °U / 48.11472; -1.67944 (mapo)
Ĉefurbo Rennes (prefektejo)
Areo 6 775 km² (677 500 ha)
Loĝantaro 1 019 923 (2013)
Denseco 150,54 loĝ./km²
Estiĝo 4-an de marto 1790
Estro de la
departementa Konsilio
Jean-Luc Chenut
 - Prefekto de la departemento Patrick Strzoda
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
INSEE 35
ISO 3166-2 FR-35
Eurostat NUTS-3 FR523
Aliaj ĉefaj urboj Bruz, Cesson-Sévigné, Dinard, Vitré
Situo de la ĉefurbo Rennes en Ille-et-Vilaine
Situo de la ĉefurbo Rennes en Ille-et-Vilaine
Situo de la ĉefurbo Rennes en Ille-et-Vilaine
Vikimedia Komunejo: Ille-et-Vilaine
Retpaĝo: Departementa konsilio de Ille-et-Vilaine Prefektejo de Ille-et-Vilaine
Portalo pri Francio

Ĝia nomo devenas de Ille kaj Vilaine, laŭ la nomoj de la du ĉefaj riveroj.

Ĝi situas oriente de la regiono Bretonio kaj apartenas al Orienta Bretonio (franclingve "Haute-Bretagne"). La tuta loĝantaro nombriĝis je 988 140 en 2010, kreskinte laŭ pluraj jardekoj kaj estis taksita je 1 019 923 en 2013. Rennes estas la ĉefurbo de la departemento, sidejo de la departementa prefektejo kaj de la regiona prefektejo de Bretonio. La departemento enhavas 353 komunumojn ekde la kreo de la komunumo "Saint-Symphorien" la 1-an de januaro 2008.

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:

Lingvoj redakti

Kvankam ĉiuj denaske nun konas la francan lingvon, ekzistas ankaŭ lingvo nomata "galo". Latinida lingvo, ĝi estas parolata precipe en kamparo de maljunaj personoj sed ankaŭ de kelkaj junuloj. La bretona lingvo neniel ekzistis tiuflanke de Bretonio.

Ĉefaj urboj redakti

Kun nombroj da loĝantoj en 2007

  • Bruz : 15 031 loĝantoj
  • Cesson-Sévigné : 15 261 loĝantoj
  • Dinard : 10 643
  • Fougères (galolingve Felger), subprefektejo : 20 678
  • Redon (galolingve Redon), subprefektejo : 9 616
  • Rennes (bretonlingve Roazhon, galolingve Resnn), ĉefurbo, prefektejo : 207 922
  • Saint-Malo (galolingve Sant-Maloù), subprefektejo : 48 563
  • Vitré : 16 691

Blazono kaj flago redakti

Ille-et-Vilaine
 
Blazono de Ille-et-Vilaine proponita de Robert Louis
Uzata ekde:
 
vdr

La blazono simboligas Bretonion kaj la du riverojn, kiuj donis siajn nomojn al la departemento : riveroj Ille kaj Vilaine. Jen ĝia priskribo : :ermena kun du lazuraj ondaj palisoj. Tiu blazono estas nur propono de Robert Louis kaj sekve ne havas oficialan statuson.

La « flago » de la departemento Ille-et-Vilaine baziĝas sur la blazono, tio estas kun la du riveroj (Ille kaj Vilaine) sur kampo de ermentuŝoj. Tiu flago ne estas uzata de la departementa konsilio, kiu uzas blankan flagon kun sia logo en la centro.

Aliaj simboloj redakti

Politiko redakti

La departemento Ille-et-Vilaine voĉdonis "jes" por la eŭropa konstitucio okaze de la referendumo de la 29-a de majo 2005, je 53,8 % kaj plejmulto da 33 955 voĉoj. Tiu rezulto konfirmis la firmecon de la fortoj superantaj en la loka politika vivo : la tre eŭropfavora socialista partio kaj centrisma kutimo ankoraŭ influa. Tamen, tiu rezulto, preskaŭ inversa al la nacia rezulto, estis malpli alta ol tiu de la referendumo de 1992 pri la traktato de Maastricht, en kiu estis 62,8 % da jesaj voĉoj ka plimulton da 96 601 voĉoj.

Okaze de la dua baloto por la prezidanteco de Francio en la 6-a de majo 2007, kun partopreno je 87,46 % supera je 3,5 % al la nacia mezumo, la departemento voĉdonis je 52,39 % por Ségolène Royal kaj je 47,61 % por Nicolas Sarkozy t.e. kun diferenco de 26 677 voĉoj. En la unua baloto, François Bayrou rangis je la tria pozicio kun 23,81 % da voĉoj. Okaze de la balotoj por la deputitoj en junio 2007, kvar el la sep deputitoj estis maldekstraj (tri oficialaj kandidatoj de la socialista partio kaj unu parenca kandidato, prezentiĝis kontraŭ la opinio de la nacia estraro de la partio).

Ekonomio redakti

 
Placo de "Champ Jacquet" en Rennes

Por la evoluigo de la teritorio, la departemento dividiĝas en sep aktivecajn basenojn nomatajn « pays » (esperantlingve "landoj"):

  • la lando de Rennes, centre, kun 67 komunumoj sur 1 145 km2 kun (460 000 loĝantoj en la 1-a de januaro 2008), t.e. 48,4 % de la departementa loĝantaro ;
  • la lando de Saint-Malo, norde, kun 71 komunumoj sur 1 106 km2, el kiuj 67 en Ille-et-Vilaine (4 en Côtes-d'Armor), kun 149 360 loĝantoj en 1999, t.e. 17,2 % de la departementa loĝantaro);
  • la lando de Fougères, nordoriente, kun 58 komunumoj sur 1 026 km2, kaj 76 517 loĝantoj, t.e. 8,8 % de la departementa loĝantaro ;
  • la lando de Vitré (Porte-de-Bretagne), oriente, kun 64 komunumoj sur 1 282 km2, kaj 87 256 loĝantoj, t.e. 10,1 % de la departementa loĝantaro ;
  • la lando de Brocéliande, okcidente, kun 43 komunumoj sur 929 km2, kaj 57 683 loĝantoj, t.e. 6,6 % de la departementa loĝantaro ;
  • la lando de la Valetoj de Vilaine, sude, kun 25 komunumoj sur 620 km2 kaj compte 41 624 loĝantoj, t.e. 4,8 % de la departementa loĝantaro ;
  • la lando de Redon kaj Vilaine, sudokcidente, kun 54 komunumoj sur 1 434 km2, el kiuj 28 en Ille-et-Vilaine (la aliaj en Morbihan kaj en Loire-Atlantique) kun 77 987 loĝantoj el kiuj preskaŭ 37 000 en Ille-et-Vilaine, t.e. 4,1 % de la departementa loĝantaro. Pro la geografia situo de Redon kaj la administraj malfacilaĵoj ligitaj al ekonomia baseno sur tri departementoj, estis konsiderata la kreo de nova departemento ĉirkaŭ Redon kaj ties landon, tamen la kunordigo de la departementaj rimedoj je la regiona nivelo ŝajnas sufiĉa.
 
La fortika kastelo de Fougères
 
Enirtabulo en la departemento alvenante de Maine-et-Loire, sur la komunumo Martigné-Ferchaud
 
La mezepoka urbo Vitré
 
Saint-Malo
 
Urbodomo de Rennes
 
La kastelo de Combourg
 
Vilaoj de Dinard

Kulturo redakti

 
La katedralo Saint-Samson de Dol-de-Bretagne

Granda parto de la kulturaj organizaĵoj troviĝas en Rennes kun departementa disradiado. Jen la listo de tiuj ĉefaj organizaĵoj:

  • Edukado
  • : krom la multaj altlernejoj, la universitatoj kaj la universitata satelito de Saint-Malo, la departementoj enhavas multajn liceojn pri diversaj branĉoj kun diplomo BTS (franclingve "Brevet Technique Supérieur"), kaj edukcentrojn ligitajn al la metiĉambro aŭ la regiona centro de la ministerio pri nacia edukado.
  • Teatroj, kinejoj, spectaklejoj kaj koncertejoj
    • La nacia teatro de Bretonio (franclingve "Théâtre national de Bretagne")
    • La Operejo
    • La nova ondo (franclingve "nouvelle vague") (Saint Malo)
    • La spektaklejo UBU (franclingve "L'Ubu")
    • La Antipodo (franclingve "L'Antipode")
    • La nacia koreografia centro (franclingve "Centre chorégraphique national") de Rennes kaj de Bretonio
    • Teatro de Saint Servan (Saint Malo)
    • Teatro Chateaubriand (Saint Malo)
    • La Granjagoul (Parcé)
  • Muzeoj kaj ekspoziciejoj
    • La Champs libres (esperantlingve: "Liberaj kampoj")
    • La Palaco Grand Large (Saint Malo)
    • La belarta muzeo
    • La muzeo de Bretonio
    • La centro Allende (Saint Malo)
    • La franca centro de la nemateriala kultura heredaĵo - Domo de la kulturoj de la mondo (Vitré)
    • La muzeoj pri la ĉefaj monumentoj de la departemento (Fougères, Combourg, Dol, Vitré, ktp.).
  • Amasinformiloj
    • Ouest-France, la 1-a ĉiutaga gazeto de Francio, havas sian sidejon en Chantepie, apud Rennes ; la televida kanalo France 3 Ouest havas sian sidejon en Rennes. La departemento Ille-et-Vilaine estis unu el la unuaj, kiuj ricevis la teran ciferecan televidon (france mallongigata TNT, internacie DVB-T) dank'al la sendilo de Saint-Pern en Bécherel. Rennes havas lokajn televidkanalojn : TV Rennes 35 kaj Maville TV. Saint-Malo ricevas TV Rennes 35 sed havas ankaŭ lokan gazeton nomatan Le Pays Malouin.
  • Festivaloj kaj aliaj eventoj
    • Multaj festivaloj okazas en Rennes ĉiujare, kiaj la Transmusicales (muziko), la festivalo Mettre en scène (teatro kaj danco), la Tombées de la nuit (stratspektakloj), la Travelling (kino), la festivalo de la parolo Mythos, la festivalo Rock'n Solex (koncertoj kaj soleksaj kurkonkursoj), la Un Des Sens (multkultura festivalo), same kiel la festivalo Marmaille (spektakloj por junuloj kaj ĉiu publiko).

Estas ankaŭ en Saint Malo La Route du Rock, Etonnant Voyageurs (festivalo de la libro), la Route du Rhum (kurkonkurso de velŝipoj) kaj eĉ folkloroj de la mondo (koncertoj, dancoj, spektakloj, ktp.) kaj multaj aliaj.

Turismo redakti

En Ille-et-Vilaine, turismo estas unu el la motoroj de la ekonomia evoluo. La departementa konsilio partoprenas en la promocio, al la evoluigo kaj al la diversigo de la turisma aktiveco, partnere kun la departementa komitato pri turismo. Ĝi subtenas investojn rilatajn al libertempaj kaj kulturaj projektoj kun turisma celo kaj kontribuas al la evoluigo de la loĝejoferto. Ĝi akompanas ankaŭ la evoluigon de la kampara turismo kaj helpas profesiulojn diversigi siaj turisman aktivecon malaltsezone dank'al aferturismo.

 
La botanika ĝardeno de Orienta Bretonio apud Fougères, sur 25 ha estas aro da ĝardenoj ĉarmaj, poeziaj, strangaj... malkovrindaj.

La departemento Ille-et-Vilaine estas riĉa je historiaj aŭ religiaj monumentoj, rimarkindaj mezepokaj urboj, muzeoj kaj natura heredaĵo. Jen la ĉefaj monumentoj aŭ konstruaĵoj kun pli ol 50 000 vizitintoj - Nombroj por la jaro 2006 de la departementa komitato pri turismo[1]) :

En 2007, la turismloĝa kapacito altis je turismaj 221 000 litoj, el kiuj :

  • profesiaj 60 000 litoj klasitaj ;
  • 80 kampadejoj por 25 308 litoj ;
  • 270 hoteloj por 15 746 litoj ;
  • 792 kunmeblaj ĉambroj Clévacances por 3 168 litoj ;
  • 12 turismaj rezidejoj por 2 972 litoj ;
  • 6 junulargastejoj por 507 litoj ;
  • 535 kamparaj gastloĝejoj (franclingve "gîtes ruraŭ") por 2 140 litoj Gîtes de France ;
  • 573 gastoĉambroj (franclingve "chambre d'hôtes") por 1 568 litoj Gîtes de France.

En 2006, la turisma vizitado atingis 12 189 994 tranoktojn el ekster la departemento kaj ankoraŭ pli se oni enkalkulas la departementanoj kiuj restadas en sia propra departemento. La nombroj de tranoktoj estas 2 512 328 en la hoteloj, 962 540 en la kampadejoj kaj 296 256 en la kamparaj gastloĝejoj.

En 2005, ĉirkaŭ 5 milionoj da ekskursoj okazis (tio estas la tagaj moviĝoj). La meza taga elspezo por persono estas 31,70 € kaj la meza restaddaŭro estas 8,2 tagoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti