Ilona Banga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Banga Ilona, laŭ edzina nomo Baló Józsefné estis hungara biokemiisto. Ilona Banga naskiĝis la 3-an de februaro 1906 en Hódmezővásárhely. Ŝi mortis la 11-an de marto 1998 en Budapeŝto.

Ilona Banga
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1906 (1906-02-03)
en Hódmezővásárhely
Morto 11-an de marto 1998 (1998-03-11) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de VienoScienca Universitato de Szeged
Familio
Edz(in)o József Baló
Okupo
Okupo biokemiisto
vdr

Biografio redakti

Ilona Banga frekventis universitatojn en Szeged kaj Vieno inter 1924-1929. Ŝi estis la ĉefa kunlaboranto de Albert Szent-Györgyi inter 1931-1945, sed ŝi tiutempe faris ankaŭ studvojaĝojn en Vieno, Napolo, Liège, Oxford. Post la 2-a mondmilito ŝi havis postenojn en Budapeŝto. En 1952 ŝi iĝis kandidato, post 3 jaroj ŝi doktoriĝis. En 1957 ŝi studvojaĝis al Bazelo. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1955 (kune kun ŝia edzo József Baló), inter 1975-1986 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Structure and function of elastin and collagen 1966
  • Új tropasav-származékok 1929
  • Elasztin és elasztáz az atherosclerosiskutatásban 1978
  • diversaj artikoloj en fakrevuoj

Fontoj redakti

 
Albert Szent-Györgyi kaj Ilona Banga