Ilona Elek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Elek Ilona estis hungara skermisto (rapiristo), trifoja olimpiano, dufoja olimpika ĉampiono, sesfoja mondĉampiono, komponisto. Ŝia fratino estis Margit Elek, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Schacherer Károlyné, poste Hepp Lászlóné.

Ilona Elek
Ilona Elek
Ilona Elek
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1907 (1907-05-17)
en Budapeŝto
Morto 24-an de julio 1988 (1988-07-24) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Margit Elek
Okupo
Okupo skermanto
vdr
Ilona Elek en 1936 en Berlino

Ilona Elek[1] naskiĝis la 17-an de majo 1907 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de julio 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ilona Elek devenis el varia juda-kristana familio. Ŝi akiris pianistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ekde 1933 ŝi ankaŭ skermis kun sukcesoj en klubo, fine ŝi elektis la skermon, sed poste malofte ŝi komponis. Inter 1933-1935 ŝi estis Eŭropo-ĉampiono kvinfoje sole kaj/aŭ teame, krome ŝi estis hungara ĉampiono naŭfoje. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 1936, Somera Olimpiko 1948 kaj Somera Olimpiko 1952 kun 2 oraj kaj arĝenta medaloj, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua sesfoje inter 1937-1955. En 1956 ŝi rezignis pri la skermo kaj civile ŝi havis altan postenon en ŝtata uzino. Ŝi ricevis premiojn inter 1936-1987.

Ŝia libro redakti

  • Így vívtunk mi (kun Margit Elek, 1968)

Fontoj redakti

Referencoj redakti