Ilona HAJMASSY [hajmAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajmássy Ilona, eksterlande Lona (Ilona) Massey [mesi] estis hungara aktoro, operkantisto (koloratursoprano). Ŝia origina hungara nomo estis Hagymási Ilona ĝis 1933. Ŝi havas stelon en Trotuaro de famo en Holivudo.

Ilona Hajmássy
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1910 (1910-06-16)
en Budapeŝto
Morto 20-an de aŭgusto 1974 (1974-08-20) (64-jaraĝa)
en Bethesda
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Lingvoj hungaraanglanederlanda vd
Ŝtataneco UsonoHungario vd
Partio Kalifornia Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Donald Dawson • Alan Curtis vd
Profesio
Okupo aktoro • operkantisto • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1935– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ilona Hajmássy [1] naskiĝis la 16-an de junio 1910 en Budapeŝto, ŝi mortis la 20-an de aŭgusto 1974 en Bethesda (Marilando, Usono).

Ilona Massey kaj Alan Curtis en filmo
Ilona Hajmássy en 1939

Biografio redakti

Ilona Hajmássy estis edukita en Nederlando je postmilita helpservo. Hejmenveninta baldaŭ ŝi iĝis tajloro-kudristino en 1927, sed ŝi neniam profitis la profesion. En 1933 ŝi estis figuranto en malgranda teatro, intertempe ŝi lernis kantadon. En 1935 ŝi debutis kiel operkantisto en Viena Ŝtata Operejo, kelkfoje ŝi kantadis ankaŭ en Budapeŝto. En 1937 ŝi translokiĝis al Holivudo (al Metro-Goldwyn-Mayer kaj United Artists), ŝi prenis la nomon Lona Massey. Ŝi estis sukcesa usonana filma aktoro, ŝi havis ĉefrolojn ekzemple kun Béla Lugosi. Dum la 2-a mondmilito ŝi donacis monojn al Ruĝa Kruco. En la komencanta periodo ŝi estis anoncisto de hungarlingva dissendo de Radio Libera Eŭropo. Ekde 1952 ŝi havis televiziajn rolojn. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 ŝi aranĝis simpatiajn marŝojn, tial ŝi neniam povis viziti Hungarlandon. Ŝiaj geedziĝoj okazis inter 1935-1936, kun Alan Curtis (1941-1942), poste inter 1952-1954 kaj 1955-1974.

Elektitaj teatraj roloj redakti

 
Ilona Massey kaj Nelson Eddy en filmo
 
Ilona Massey kaj George Brent en filmo

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Himmel auf Erden (aŭstra filmo; 1935) – Fioritta
  • Rosalie (usona filmo; 1937) - grafino Brenda
  • Frankenstein Meets the Wolf Man (usona filmo; 1943) - baronido Elsa Frankenstein
  • Faith Baldwin Romance Theatre (usona televizia filmo; 1951)
  • Jet Over the Atlantic (usona filmo; 1959)
  • Jet Over the Atlantic (usona filmo; 1960) - Mme. Galli-Cazetti

Fontoj redakti