Ilona Unger
Ilona Unger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Unger Ilona estis hungara poeto, novelisto. Ŝia pseŭdonimo estis Alba Nevis, ŝia persona nomvarianto estis Ila.
Ilona Unger | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1885 en Felsőgagy | |
Morto | 30-an de novembro 1999 (114-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Hungario • Usono vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ilona Unger[1] naskiĝis en 1886 en Ereszvény, kiu supozeble nun estas urboparto de Újfehértó, ŝi mortis depost 1934 en Usono.
Biografio redakti
Ilona Unger maturiĝis devenis el juda familio. Post morto de sia patro ŝi translokiĝis al Budapeŝto, kie ŝiaj erotikaj poemoj kaj noveloj aperis en ĵurnaloj kaj gazetoj. Baldaŭ ŝi verkis ankaŭ por infanoj. En la 1920-aj jaroj ŝi translokiĝis al Usono (supozeble pro la kontraŭjuda estoso), ekloĝis en Novjorko kaj okupiĝis pri artaĵoj. Pro la juda deveno ŝiaj volumoj estis retiritaj el la hungaraj bibliotekoj dum la nazia erao (1944).
Elektitaj volumoj redakti
- A hét csuda (poemoj, 1905)
- Bolti lányok (noveloj, 1908)
- Nász előtt (poemoj, 1910)
- Bíbor (poemoj, 1916)
- Napországban. Ifjúsági színjáték (porjunulara teatraĵo, 1918)
- Harminc pompás mese (fabeloj, 1924)