Lommiswil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Im Holz (Lommiswil))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lommiswil (stacidomo).

Lommiswil estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 442 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Lommiswil
Blazono de Lommiswil
Blazono de Lommiswil
Blazono de Lommiswil
Lommiswil
Lommiswil
Lommiswil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 602460 / 230113 (mapo)47.2219444444447.4711111111111Koordinatoj: 47° 13′ N, 7° 28′ O; CH1903: 602460 / 230113 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1442
Areo 5,76 km²
Alteco 564 m super marnivelo
Poŝtkodo 4514
Komunumkodo 2551
Mapo de Lommiswil
Mapo de Lommiswil
Mapo de Lommiswil
vdr

Geografio redakti

Lommiswil situas sur terenteraso sude de la Ĵurasa Montaro kun bela vido al la ebenaĵo de la Aro, kiu etendiĝas inter Bielo kaj Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Lommiswil kaj Im Holz kaj diversaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sub la kresto de Hasenmattwiese sur alteco de 1360 m s.m. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5.76 km², de kiuj 43% estas kovritaj de arbaro, 45% servas por agrikulturo kaj 12% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lommiswil limas en nordoriento al Oberdorf, en sudoriento al Bellach, kaj en sudokcidento, okcidento kaj nordokcidento al Selzach.

Trafiko redakti

Lommiswil situas flanke de la gravaj aŭtomobiltrafikvojoj, tamen ĝi estas facile atingebla de Grenchen kaj de Soloturno. Tra la komunumo pasas la fervojlinio de Soloturno al Moutier, kiu estis inaŭgurita la 1-an de aŭgusto 1908. Ekzistas stacidomoj en Lommiswil kaj en Im Holz. Ek de la jaro 2007 la komunumo ankaŭ estas konektita per buslinio al la loka busreto de la urbo Grenchen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas en distanco de proksimume 10 kilometroj sudokcidente apud Grenchen respektive sudoriente apud Soloturno.

Vidindaĵoj redakti

Inter Lommiswil kaj Oberdorf situas ŝtonminejo, kie videblas interesaj piedŝpuroj de dinosaŭroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lommiswil datiĝias el la jaro 1292 kiel Lomolzwile. Dum mezepoko en Lommiswil troviĝis la Kastelo Schauenburg, kiu estis detruita en la jaro 1375 de la soldistoj de Enguerrand la 7-a de Coucy. En la jaro 1389 Lommiswil kune kun la Senjorujo Altreu fariĝis havaĵo de la urbo Soloturno kaj formis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 parton de ties Voktejo Lebern.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti