Imamo Reza

(Alidirektita el Imamo Ali al-Reza)

RezaRidha (plena nomo en araba skribo علي بن موسى الرضا‎, araba prononco ˤAlī ibn-Mūsā al-Riđā..al-Ridhā, persa prononco ˤAlī ibn Mūsā al-Rezā, ankaŭ nomata abu al-Hasan, kutime laŭ la persa tradicio pli mallonge nomata Ali al-Reza (perse علي رضا ع) aŭ imamo Reza (perse امام رضا), estis ido de la profeto Mohamedo kaj la oka imamo de ŝijaisma islamo, post lia patro Musa al-Kadhim kaj antaŭ lia filo Muhammad al-Ĝaŭad (aŭ al-Ĝavad). Li naskiĝis ĉirkaŭ la 29 de decembro 765 kaj martire mortis la 23-an de aŭgusto 818.

kaligrafia bildigo de la imama nomo
la tombo de Reza en Maŝhado estas inter la plej vizitataj pilgrimejoj islamaj

La alevoj, la skoloj de zajdismo kaj sufismo konsideras lin "imamo de scio". Reza vivis en periodo kiam la kalifoj de la Abasida Kaliflando frontis multajn problemojn, inter kiuj aparte seriozis ŝijaismaj ribeloj. La kalifo Al-Ma'mun tial taktike nomumis la imamon Reza lia posteulo, en la intenco enplekti lin en la praktikan regadon kaj sekve malaltigi lian popularecon. Tamen, laŭ la ŝijaisma vidpunkto, kiam Al-Ma'mun vidis ke la imamo eĉ pli popularigixis, li decidis ĝustigi sian eraron per tio ke li ordonis per venenigo mortigi la imamon. Reza estis entombigita en vilaĝo en la regiono Ĥorasano, kiu poste iĝis grava ŝijaisma pilgrimejo kaj urbo, kaj ricevis la nomon Maŝhado, "loko de martiriĝo".

Koresponde al la postmorta adoro de la imamo, la nomo Reza fariĝis aparte populara vira persona nomo en Persio/Irano.