Imamo Reza

la oka el la 12 imamoj de dekduimama ŝijaismo (766–818)

RezaRidha (plena nomo en araba skribo علي بن موسى الرضا‎, araba prononco ˤAlī ibn-Mūsā al-Riđā..al-Ridhā, persa prononco ˤAlī ibn Mūsā al-Rezā, ankaŭ nomata abu al-Hasan, kutime laŭ la persa tradicio pli mallonge nomata Ali al-Reza (perse علي رضا ع) aŭ imamo Reza (perse امام رضا), estis ido de la profeto Mohamedo kaj la oka imamo de ŝijaisma islamo, post lia patro Musa al-Kadhim kaj antaŭ lia filo Muhammad al-Ĝaŭad (aŭ al-Ĝavad). Li naskiĝis ĉirkaŭ la 29 de decembro 765 kaj martire mortis la 23-an de aŭgusto 818.

Imamo Reza
Persona informo
أبو الحسن علي بن موسى الرضا
Naskiĝo 12-an de aprilo 770 (0770-04-12)
en Medino
Morto 5-an de septembro 818 (0818-09-05) (48-jaraĝa)
en Tuso
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Veneno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Al-Ma'mun vd
Tombo Sanktejo Imamo Reza 36° 17′ 13″ Nordo 59° 36′ 56″ Oriento / 36.2869 °N, 59.6156 °O / 36.2869; 59.6156 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Musa al-Kazim (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ummul Banīn Najmah (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Zayd ibn Musa al-Kadhim (en) Traduki, Fazl ibn Musa ibn Ja'far (en) Traduki, Husayn ibn Musa (en) Traduki, Ahmad ibn Musa (en) Traduki, Muhammad ibn Musa ibn Ja'far (en) Traduki, Qasim ibn Musa (en) Traduki, Ibrahim ibn Musa al-Kazim (en) Traduki, Fātima bint Mūsā (en) Traduki kaj Amina bint Musa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sabīkah Khayzurān (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Muhammad al-Jawad Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo imamo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Al-Risalah al-Dhahabiah ❦
Sahifat al-Ridha vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la Sanktejo (tombo) de Imamo Reza en Maŝhado estas inter la plej vizitataj pilgrimejoj islamaj
kaligrafia bildigo de la imama nomo

La alevoj, la skoloj de zajdismo kaj sufismo konsideras lin "imamo de scio". Reza vivis en periodo kiam la kalifoj de la Abasida Kaliflando frontis multajn problemojn, inter kiuj aparte seriozis ŝijaismaj ribeloj. La kalifo Al-Ma'mun tial taktike nomumis la imamon Reza lia posteulo, en la intenco enplekti lin en la praktikan regadon kaj sekve malaltigi lian popularecon. Tamen, laŭ la ŝijaisma vidpunkto, kiam Al-Ma'mun vidis ke la imamo eĉ pli populariĝis, li decidis ĝustigi sian eraron per tio ke li ordonis per venenigo mortigi la imamon. Reza estis entombigita en vilaĝo en la regiono Ĥorasano, kiu poste iĝis grava ŝijaisma pilgrimejo kaj urbo, kaj ricevis la nomon Maŝhado, "loko de martiriĝo".

Koresponde al la postmorta adoro de la imamo, la nomo Reza fariĝis aparte populara vira persona nomo en Persio/Irano.

Vidu ankaŭ

redakti