Gökçeada

(Alidirektita el Imbros)

Gökçeada (pli konata sub la greka nomo Ίμβρος Ímvros/Ímbros, turke ankaŭ İmbroz), estas egea insulo en la turka provinco Çanakkale. Ĝi situas ĉe strategie grava enirejo de la Dardaneloj, kontraŭ Trojo. Ĝi larĝas 13 km kaj longas 31 km.

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Gökçeada
turke Gökçeada

Mapo de Gökçeada
Situo
insulovidindaĵopoliso
Akvejo Traka maro
Situo Provinco Çanakkale, Turkio
Geografia situo 40° 10′ N, 25° 51′ O (mapo)40.16083333333325.844444444444673Koordinatoj: 40° 10′ N, 25° 51′ O (mapo) f1
Gökçeada (Turkio)
Gökçeada (Turkio)
DEC
Gökçeada
Gökçeada

Map

Longo 29,5 kmf2
Larĝo 13 kmf3
Areo 286,84 km² f4
Plej alta loko İlyas Dağ
673 TR-17 Ŝablono:Alto/nekonata rilatof5
Loĝantaro 10 106 (2020)
35 loĝ./km²
Ĉefa loko Gökçeada
vdr

Klimato redakti

La insulo havas mediteranean klimaton kun varma seka somero kaj humida, milda vintro. Pluvas aŭtune, vintre.

Flaŭro kaj faŭno redakti

Gökçeada estas precipe riĉa je utilplantoj. Ekzistas abundaj olivarbaretoj, pli grandaj pinio-aro.

Historio kaj politiko redakti

La insulon okupis en la antikvo la grekoj, dum la mezepoko ĝi apartenis al la Bizanca imperio, poste al Osmana imperio. Kiel parto de provinco Orienta Trakio, Imbros apartenis kun la najbara insulo Tenedos mallongtempe al Grekio (1919-1923). Post la greka-turka milito, laŭ la Traktato de Lausanne ee 1923, la insulo venis reen al Turkio kaj iĝis sensoldatigita. Turkio same ricevis Tenedos, turke Bozcaada.

En artikllo 14 de la traktato, oni promesis aŭtonomion por la grekoj (eĉ propra polico), sed tio ne realiĝis kaj Turkio sukcese forpelis la grekojn per diversaj metodoj (nur turka edukado, oni deklaris la tutan insulon malferma prizono, ĉiutage okazis murdoj, priraboj, timigoj). Turkio esĉ konfiskis agrojn de la turkoj kaj setligis turkojn.

Sur la insulo vivis en 1923 ankoraŭ 9200 grekoj, hodiaŭ nur 250, grandparte pli aĝaj ol 65 jaroj.

Loĝantaro redakti

Turkoj

Urboj kaj vilaĝoj 1927 1970 1975 1980 1985 1990 1997 2000
Çınarlı (Panaghia Balomeni) - - 3578 615 3806 342 4251 216 767 70 721 40 553 26 503 29
Bademli (Gliky) - - 66 144 1 57 40 1 13 34 29 22 15 15 15 13
Dereköy (Shinudy) - - 73 672 391 378 319 214 380 106 99 68 82 40 68 42
Eşelek - - - - - - - - - - - - - - 152 -
Fatih - - - - - - - - 3962 45 4284 32 4135 21 4180 25
Kaleköy (Kastro) - - 38 36 24 - - 128 94 - 105 - 90 - 89 -
Şahinkaya - - - - - - - - - - 168 - 107 - 86 -
Şirinköy - - - - - - - - - - - - - - 189 -
Tepeköy (Agridia) - - 3 504 4 273 2 193 1 110 75 2 2 39 2 42
Uğurlu - - - - - - - - 460 - 490 - 466 - 401 -
Yenibademli - - - - - - - - 416 - 660 - 628 - 581 -
Yenimahalle (Evlampio) - - 182 143 162 121 231 81 359 59 970 27 2240 25 2362 27
Zeytinli (Aghios Theodoros) - - 30 507 15 369 36 235 72 162 25 130 12 82 12 76
Entute 157 6555 3970 2621 4403 1540 4879 1068 6524 586 7626 321 8330 248 8640 254

Ref: Oficiala retejo de municipo Gökçeada Arkivigite je 2009-02-20 per la retarkivo Wayback Machine

Ref: Changes in the demographic characteristics of Gökçeada[rompita ligilo]

Gefiloj de la insulo redakti

Bartholomeus la 1-a (29-a de februaro 1940) patriarĥo de Konstantinopolo, metropolito de Ĥalkedon. Li estas posteulo de apostolo Andreo kaj estimĉefo de ĉ. 300 milionoj da ortodoksaj kristoj.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti