Imperatriz (Maranjo)

Imperatriz estas municipo kaj signifa universitata urbego de la brazila subŝtato Maranjo.

Larĝa panoramo pri Universitato en Imperatriz
Imperatriz
Fotomontaĵo
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 65900-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 273 110  (2022) [+]
Loĝdenso 199 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 5° 32′ S, 47° 29′ U (mapo)-5.5258333333333-47.475833333333Koordinatoj: 5° 32′ S, 47° 29′ U (mapo) [+]
Alto 95 m [+]
Areo 1368,987 km² (13 689 8.7 ha) [+]
Imperatriz (Brazilo)
Imperatriz (Brazilo)
DEC
Imperatriz
Imperatriz
Situo de Imperatriz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Imperatriz [+]
vdr
Imperatriz 1

Bazaj informoj redakti

 
Municipo Imperatriz en la subŝtato (ruĝe).

Situo redakti

 
Panoramo en Imperatriz
 
Kirko en Imperatriz

Imperatriz situas laŭ la dekstra bordo de la rivero Tokantinsa en rando de la subŝtato. Belém troviĝas 468, São Luís (subŝtata ĉefurbo) 490, Teresina 519, Braziljo 1141, Goiânia 1253, Salvador de Bahio 1286, Natalo (Brazilo) 1358, Maceió 1376, Manaus 1417, Recife 1418, Belo Horizonte 1645, Campo Grande 1829, Campinas 1932, Nova Iguaçu 1964, Rio-de-Ĵanejro 1985, Guarulhos 1997, San-Paŭlo (urbo) 2004, Curitiba 2220, Porto Alegre 2753 km.

Historio redakti

Eŭropaj aventuristoj alvenis al la nuna Imperatriz en la malfrua 16-a jarcento. La fondo okazis en 1852 tri jarojn post foriro de ekspedicio el Belém. La vilaĝo tiam havis la loknomon Vilaĝo de Sankta Therese de Tocantins. Post kvar jaroj la nomo ŝanĝiĝis al Imperatriz Teresa Cristina, kiu poste mallongiĝis al simpla Imperatriz. La urbiĝo okazis en 1924. La interliga ŝoseo al la subŝtata ĉefurbo estis konstruita en 1953. La konstruo de la Belém-Braziljo ŝoseo en 1958 rezultigis rapidan ekonomian kaj loĝantarkreskojn de la urbo.

Ekonomio redakti

Imperatriz estas ĉefe komerca, industria kaj serva komunumo. Menciindas ankaŭ la terkultivado kaj brutbredado, kiu kreis lokajn buĉejojn. La viando estas sendita eĉ al eksterlando. La plej gravaj kultivaĵoj de la areo estas sojoj, rizoj, sukerkanoj, maniokoj kaj lignaĵoj. En la proksimeco signifa hidroelektra centralo kaj uzino pri paperoj funkcias.

 
Ponto en Imperatriz
 
Moderna kirko en Imperatriz

Klimato redakti

Imperatriz havas veran tropikan klimaton. La tutjara averaĝa temperaturo varias inter 22-32 °C. Jare pluvas po 1320 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed la pluvsezono daŭras inter novembro-aprilo, la seka sezono inter majo-oktobro. La vetero abrupte ŝanĝiĝas, laŭ la loĝantoj "atendu kvin minutojn kaj la vetero ŝanĝiĝos", alia opinio: "kvar sezonoj dum unu tago".

Trafiko redakti

En Imperatriz flughaveno (Pref. Renato Moreira Airport) funkcias. La urbego havas 4 ŝoseojn, el tio unu trairas la riveron. La rivero mem estas navigebla, fine ankaŭ fervojo funkcias.

Ĝemelurboj redakti

  •   Teresina, Brazilo

Fontoj redakti

 
Larĝa riverborda panoramo en Imperatriz