Imperia dieto en Worms (1495)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la dieto en 1495. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Dieto de Worms.

La Imperia dieto en Worms de la jaro 1495 metis la fundamentan ŝtonon por vasta imperia reformo. Kvankam multaj partoj el la tie deciditaj reformoj ne estis daŭremaj, tiuj ĉi tamen malmodeste destinis la pluan evoluon de la imperio. Ili devis ŝanĝi la strukturon kaj la konstitucian ordon de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, por solvi la ekkonitajn problemojn de la imperia regado.

Imperia dieto en Worms (1495)
(germana poŝtmarko el 1995)

Antaŭhistorio redakti

Dumpase de la 15-a jarcento pli kaj pli evidentiĝis, ke la romgermana imperio bezonas imperian reformon. La opinioj pri tio etendiĝis ekde la riparo de la imperiestra plenpotenco ĝis elektoprinca regado. Unu el multaj konceptoj estis ekzemple la Reformatio Sigismundi. Preskaŭ ĉiuj reformproponoj havis komune la pledon por „eterna landopaco“ kaj por la reformo de la jura, juĝeja, imposta kaj mona ordoj.

Ekde 1486 la imperiaj statoj provis dependigi sian subtenon por la imperiestro de koncedoj je la imperia reformo. Imperiestro Frederiko la 3-a tamen ĉiam rifuzis tion escepte la dekjaran tutlandan pacon (1486). Maksimiliano la 1-a, romgermana reĝo kaj posta imperiestro, plilongigis la tutlandan pacon je la 10-a de 1494 ĝis 1499, kio estas konsiderebla kiel signo de lia reformemo.

La Imperia dieto en Worms redakti

Kiam Maksimiliano la 1-a la 24-an de novembro 1494 anoncis la Imperian dieton en Worms por la 2-a de februaro 1495, lia ĉefpunkto ne estis la imperia reformo, sed diversaj eksteropolitikaj problemoj. Maksimiliano konsideris la militon kontraŭ la Otomana Imperio kiel sia plej grava devo. Alvenis, ke Karlo la 8-a de Francujo en 1494 estis komencinta militiron en Italujo, kiu minacis la papon, Imperian Italujon kaj aparte Milanon, kun kiu Maksimiliano estis geedzece ligita. La milito kun la Otomanoj do paŝis en la malantaŭen, kaj Maksimiliano planis militiron en Italujo por 1495, kiun li volis ligi kun sia imperiestro-kroniĝo en Romo. Pro ĉi tiuj kaŭzoj li kalkulis por la Imperia dieto nur du semajnojn, esperante povi postsekve ekiri kun la imperiaj statoj (laŭ siaj imagoj aperintaj en armoj) al Romo.

Post pluraj prokrastoj Maksimiliano alvenis la 18-an de marto en Worms. Male al la optimisma imago de la reĝo li estis forlasonta Vormson nur en septembro, ĉar la imperiaj statoj ne estis interesitaj pri la militiro, sed pri la imperia reformo. La paso de la Imperia dieto estas krude subdividebla en tri fazojn.

26-a de marto ĝis 27-a de aprilo redakti

Malferminte la kongreson, li atentigis la statojn pri la danĝeroj en Italujo. Li postulis kontraŭ la francoj tiel nomatan „urĝan helpon“, kiun li atendis kiel apogo de la Sankta Ligo, kiun li mem subtenis. La imperiaj statoj tion unue rifuzis, ankaŭ indikante sur la ne jam alvenintaj nobeloj kaj ambasadoroj. Anstataŭe ili proponis, pritrakti la imperian reformon. Ĉar la reĝo evidente urĝis militiri Italujen, la statoj provis eluzis la dilemon por si, por klarigi la demandon pri la reformo. Nur la 7-an de aprilo oficiale komenciĝis la stataj intertraktoj, dum kiuj la statoj komence pridiskutis inter si je foresto de la reĝo siajn reformdezirojn.

Dum tio la novaĵoj el Italujo fariĝis pli kaj pli malbonaj. La francoj estis konkerintaj Reĝlandon Napolo, kaj oni timis, ke ili konkeros tutan Italujon. La papo kaj la imperiestra krono minacis fali en la manojn de Karlo la 8-a, kaj 4000 armitoj urĝe estas sendendaj Italujen, raportis la reĝo en denova helpopeto al la statoj la 24-an de aprilo. Tiuj ĉi ne volis financan subtenon por la reĝo sen kompenso per reformoj.

27-a de aprilo ĝis 22-a de junio redakti

La 27-an de aprilo Maksimiliano aperis ĉe la imperia kunveno kaj sin deklaris preta, pritrakti unue la imperian regadon, la konstantan enlandan pacon kaj la superan imperian juĝejon, post kio oni temigu eksteran helpon kaj imperiajn impostojn. Poste Maksimiliano ankoraŭ plurfoje petis pri subteno en Italujo kaj provis inciti la timon pri tro forta Francujo. Malgraŭ teruronovaĵoj el Italujo same kiel la apero de ambasadoroj de la membroj de la Sankta Ligo Maksimiliano ne sukcesis venki kontraŭ la statoj.

La diskutmaniero de la sekvaj intertraktadoj pliakriĝis, la reĝo amare plendis pri ĉantaĝo. Pli malgrandaj kaj pli grandaj koncedoj tenis la traktadojn vivaj. La 1-an de junio oni promesis al la reĝo 100.000 guldenojn da urĝa helpo kaj oni interkonsentis en ĉefaj punktoj pri enlanda paco, ĉefjuĝejo kaj imperia imposto. Ĉefa disputobjekto nun ankoraŭ estis la imperia regado, pri kiu Maksimiliano ne konsentis diskuti.

22-a de junio ĝis 7-a de aŭgusto redakti

Post kiam la statoj sin plue prezentis rigidaj en la demando pri la subteno en Italujo, Maksimiliano prezentis la 22-an de junio kontraŭproponon. Per tio li ja proponis alternativon al la reformplanoj de la imperiaj statoj, kiujn li ne povis akcepti, montris tamen samtempe, ke li definitive konsentas kun la internpolitika disputo kaj vicigas en la malantaŭon siajn planojn pri Italujo. Fine de junio Karlo la 8-a retiriĝis el Italujo, kio forprenis la eksterpolitikan premon de Maksimiliano. Nun li povis plene koncentriĝi pri la traktadoj, kiuj proksimiĝis al la fino. Supozeble laŭ influo de la majenca elektoprinco Bertoldo de Henneberg, imperia ĉefkanceliero kaj ĉefparolanto de la imperiaj statoj, la elektoprincoj kaj princoj retiris ĝis la 28-a de junio la proponon pri la imperia regado kaj oni pagis la promesitajn kaj konceditajn 100.000 guldenojn. Per tio la fundamentaj traktadoj estis savitaj kaj oni interkonsentiĝis dum la sekvaj semajnoj pri kompromisoj ĉe la aliaj intertraktendaj aferoj aŭ transŝovis ilin sur la venontan imperian dieton. Dumpase de julio oni kreis la finversiojn de la reformleĝoj kaj komencis la finajn solenaĵojn. Post kiam la 26-an de julio la finversioj de la Eterna Landopaco, de la ĉefjuĝejo, la apliko de milito kaj paco kaj de la Komuna Pfenigo estis prezentitaj al la reĝo, okazis ankoraŭ lastaj korektadoj, antaŭ ol la 7-an de aŭgusto la oficialaj tekstoj estis eldonataj.

La partoprenantoj kaj la intertraktadoj redakti

La termino „Reichstag“ laŭ moderna germana lingvokompreno signifas regnan parlamenton. Nek la termino estis tiutempe establiĝinta, nek temis pri konstanta parlamento. Retrovide oni ja povas paroli ekde proksimume la 1470-aj jaroj pri „Reichstage“ (laŭ la senco de imperiaj dietoj), sed en la kutima lingvouzo ili pli ofte estis nomataj „Hoftage“ (kortegaj dietoj) kaj nur per la decidoj de ĝuste tiu imperia dieto la termino „Reichstag“ fariĝis kutima.

La partoprenantaj statoj kaj ties pozicioj redakti

Kvankam oni diras imperia dieto, tute ne ĉiuj nobeloj kaj potenculoj de la imperio estis kunvenintaj. El la sep elektoprincoj kvin estis ĉeestaj, Bohemujo kaj Brandenburgio ne estis aperintaj. Krome dek ekleziaj kaj 29 profanaj princoj estis persone aperintaj, dek du ekleziaj kaj neekleziaj princoj estis sendintaj diplomatajn reprezentantojn. Krom tio ĉeestis 67 grafoj kaj baronoj same kiel reprezentantoj el 24 imperiaj urboj. Per tio ĉeestis entute 147 imperiaj statoj, kio konsistigis preskaŭ la duonon.

La imperia dieto de Worms ne estis okazintaĵo, kie ekzistis klaraj frontoj inter la reĝo kaj la imperiaj statoj. Male la ĉefa problemo kaj la kaŭzo por la longaj intertraktadoj estis la manka unueco inter la imperiaj statoj. La imperiaj statoj estis subdividitaj dum la imperia dieto en tri kurioj. En ĉiu el tiuj ĉi kurioj unue ĉiuj interesoj devis esti konsentigitaj, la interesoj de la tri kurioj interagorditaj kaj nur tiam oni povis intertrakti kun la reĝo. Se pro kaŭzo de intertraktadoj oni faris ŝanĝojn, la kurioj denove estis informendaj. Kelkaj el la statoj estis treege interesitaj pri la imperia reformo. Aliaj pro diversaj kaŭzoj estis kontraŭ la reformproponoj, ĉar ili devis rezigni privilegiojn, ne konsideris sin kaj siajn interesojn sufiĉe reprezentatajn aŭ vidis konflikton pri siaj lojalecoj. Rilate la reformojn ne ekzistis fermitaj frontoj nek iu „imperio kontraŭ reĝo“.

La rolo de Bertoldo de Henneberg redakti

Bertoldo de Henneberg, majenca elektoprinco, imperia ĉefkanceliero kaj paroltenanto de la imperiaj statoj, estis dum la imperiokunveno centra figuro. Li alvenis kune kun la reĝo, kiu en 1494 estis konfirminta kaj fortiginta la pozicion de Bertoldo kiel ĉefkanceliero. Dum la intertraktadoj li tenis la perantorolon inter la statoj kaj provis ankaŭ plurfoje, kiam la imperia dieto minacis fiaski, peri kaj doni al la reĝo koncedojn. Samtempe li estis unu el la plej fortaj porantoj de imperia reformo. Ĉar li precipe pledis por imperia registaro je partopreno de kaj konsisto el la imperiaj statoj, baldaŭ Maksimiliano havis kontraŭ li la suspekton, ke li per ĉi tiu vojo volas sin mem altigi al la reganto de la imperio. Kian motivon havis Bertoldo de Henneberg por sia politiko, ne estas malkaŝeble, sed li estis konata kiel prudenta kaj influhava politikisto, kiu dum sia tuta vivo pledis plue por la imperia reformo.

La imperia regado redakti

La imperia regado estis la centra ero de la planoj de la imperiaj statoj kaj de Bertoldo de Henneberg kaj samtempe la plej malsimpla kaj plej pridisputata. Laŭ la planoj de la statoj ĝi signifus libervolan senpotencigon de la reĝo kaj de la imperiestreco, ĉar la imperia regado transirus al konsilantaro. Je tio tamen tute ne temus pri moderna aŭ eĉ „demokratia“ regado, sed pri la anstataŭado de la monarĥio per oligarĥio fare de la elektoprincoj. Tio ankaŭ rapide evidentiĝis al la imperiaj statoj, pro kio la imperia regado estis la plej malsimpla kaj plej pridisputata ero de la reformploj, ne nur por la reĝo. Maksimiliano faris kontraŭproponon, kiu estus faranta la imperian registaron al kortega konsilantaro kaj al iaspeca foresto-anstataŭanto de la reĝo. Ĉar tio tamen ne estis en la intereso de la reformemaj nobeloj, la imperia dieto povis sukcesi nur, kiam oni plene rezignis la planojn por la imperia regado.

La reformoj de Worms redakti

La Eterna Landpaco (konstanta enlanda paco), la imperia ĉefjuĝejo kaj la Komuna Pfenigo (imposto) estis la elstaraj kaj esencaj rezultoj de la Imperia dieto en Worms. Pro sia noveco kaj pro la tempo ili ne tuj (aŭ eĉ tute ne) kondukis al la planita sukceso, sed ĝuste la Landpaco kaj la ĉefjuĝejo konsistigas ankaŭ la fundamentojn de nuna moderna jurŝtato.

Esence pli gravaj tamen estas la ne fiksitaj kaj ne tiel evidentaj rezultoj de la Imperia dieto de 1495. La „Reichstag“ estis daŭreme formita kiel termino kaj institucio. La nobeloj estis alkondukataj al la ideon, renkontiĝi por organizite fari politikon. Instituciigo kaj jurŝtateco estis antauenigataj, kio favorigis la ŝtatformadon. Kaj antaŭ ĉio la reĝo akceptis la institucion „Reichstag“ kiel influhava politika instrumento.

Pluaj evoluoj kaj sekvoj redakti

La Svisa ĵurkomunumo rifuzis imperiajn imposton kaj ĉefjuĝejon. Tio estis unu el la kaŭzoj, kiuj en 1499 kondukis al la ŝvaba-svisa milito.[1] Post la venko de la svisoj la Paco de Bazelo kuntekste akceptis, ke la Svisa ĵurkomunumo restas netuŝata de imperiaj imposto kaj ĉefjuĝejo, sen tamen eliĝi el la imperio.[2]

La imperia registaro priparolita en Worms estis fakte nur kunvokita dum la Imperia dieto en Aŭgsburgo en la jaro 1500, sed jam en 1502 malfondita. Dua reformprovo, entreprenata denove en Worms dum la Imperia dieto de 1521, ankaŭ fiaskis.

La 21-an de julio 1495 graflando Virtembergo sub Eberhardo la 1-a estis rangaltigita dum la dieto al duklando.

Literaturo redakti

  • Manfred Hollegger: Maximilian I.: (1459–1519); Herrscher und Mensch einer Zeitenwende. Kohlhammer, Stutgarto 2005.
  • Hermann Wiesflecker: Kaiser Maximilian I. Das Reich, Österreich und Europa an der Wende zu Neuzeit. Band II: Reichsreform und Kaiserpolitik 1493-1500. Oldenbourg, Munkeno 1975
  • Heinz Angermeier: Die Reichsreform 1410–1555: die Staatsproblematik in Deutschland zwischen Mittelalter und Gegenwart. Beck, Munkeno 1984
  • Paul-Joachim Heinig: Der Wormser Reichstag von 1495 als Hoftag. En: Zeitschrift für Historische Forschung, vol. 33 (2006) pj 338–357.
  • Claudia Helm (eld.): 1495 - Kaiser, Reich, Reformen: der Reichstag zu Worms. Landesarchivverwaltung Rheinland-Pfalz, Koblenco 1995
  • Georg Schmidt-von Rhein (eld.): Kaiser Maximilian I.: Bewahrer und Reformer. Ramstein, Paqué, 2002
  • Markus Thiel: Der Reichstag zu Worms im Jahre 1495 und die Schaffung des Reichskammergerichts. Kompromiß eines kriegsbedrängten Kaisers oder friedensbedingte Rechtssetzung? En: Der Staat. Zeitschrift für Staatslehre und Verfassungsgeschichte, deutsches und europäisches Öffentliches Recht, 41. vol., 2002, pj 551-573.

Fonto redakti

Referencoj redakti