Imperio de malbono

Imperio de malbono (angle: Evil Empire) estas termino, per kiu usona prezidento Ronald Reagan markis Sovetunion. Li unuafoje uzis la terminon la 8-an de junio 1982 en Granda Britio kaj li ripetis ĝin en la jaro 1983 en sia parolo en Orlando en Florido.

La termino imperio de malbono estis tuj priridita, sed iom post iom la nocio imperio trapenetris sciencan priskribon de la soveta fenomeno de regado. Ekde la disfalo de Sovetunio iĝis ĝenerale uzata dum komparaj esploroj.

Jam post sia unua renkontiĝo kun Miĥail Gorbaĉov Reagan publike proklamis, ke li ne plu konsideras Sovetunion Imperio de Malbono. (??)

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti