Impostkabano (nederlande Sarrieshut) estis la domo de oficisto, enoficigita de la ŝtatoj de la provinco Groningen (Urbo kaj Landoj). Oficiale tiu loĝejo estis priskribita kiel cherchershuis (ĉerĉer-domo) aŭ cherchershut (ĉerĉer-kabano) kaj la oficisto havis la titolon de chercher.

Sarrieshut apud la muelejo De Liefde (La amo) en Uithuizen
Sarrieshut en Harendermolen

La vorto chercher deriviĝis de la malnovfranca vorto sarchier, kun la signifo imposti. En la groninga dialekto la nomo jam baldaŭ degeneris al sarries kaj la cherchershut al sarrieshut.