Imre Bach [baĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bach Imre estis hungara kuracisto, endokrinologo, profesoro.

Imre Bach
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1895 (1895-03-17)
en Szeged
Morto 19-an de oktobro 1966 (1966-10-19) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • internisto • endokrinologo
vdr

Imre Bach [1] naskiĝis la 17-an de marto 1895 en Szeged. Li mortis la 19-an de oktobro 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Bach devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Budapeŝto ekde 1913, Li soldatiĝis en 1917, dume li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1918. Li batalis en la hungara Ruĝa Armeo dum la Hungara sovetrespubliko. Post falo de la respubliko li laboris en kliniko, poste en hospitalo. Inter 1920 kaj 1923 li studvojaĝis al germanaj esploraj institutoj, poste en Szeged en kliniko aŭ instituto. En 1933 li estis nomumita privata profesoro, en 1947 titulara publika profesoro. En 1944 li estis deportita, sed en la sekva jaro li povis hejmenveni. Inter 19461966 li estis ĉefkuracisto en Budapeŝto, kie li kandidatiĝis en 1952. Li okupiĝis pri endokrinologio rilate al alta sangopremo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Gyakorlati endokrinológia a bel- és a gyermekgyógyászatban (1964)

Fontoj redakti