Imre Facsar
biografio pri hungara bestokuracisto
Imre Facsar [faĉar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Facsar Imre estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, higienisto.
Imre Facsar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1939 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de aprilo 1993 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • universitata instruisto • higienisto |
Imre Facsar[1] naskiĝis la 8-an de decembro 1939 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de aprilo 1993 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Imre Facsar akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1963. Li estis bestokuracisto en veterinara hospitalo de Sárvár (1963-1970), en simila kuracejo en Szombathely (1970-1976) kaj Veszprém (1976-1979). Li instruis en veterinanra altlernejo en Hódmezővásárhely inter 1979 kaj 1989, sed li estis ankaŭ fakultatestro, fine esploristo (1989-1993). Li redaktis koncernan revuon inter 1986-1993.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Állategészségügyi ismeretek (1975)
- Szaporodásbiológiai ismeretek (1980)
- Mikrobiológia és fertőző betegségek (1981)
- Állategészségtani gyakorlatok (1990)
Fontoj redakti
- [1]
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2021-01-23 per la retarkivo Wayback Machine