Imre Hámory [hAmori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hámory Imre estis hungara popolkantisto, operkantisto, (baritono), instruisto.

Imre Hámory
Memortabulo pri Imre Hámory en Budapeŝto
Memortabulo pri Imre Hámory en Budapeŝto
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de junio 1909(nun 1909-06-09)
en Hungario Bakonytamási (Hungario)
Morto la 12-an de novembro 1967
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Imre Hámory
Familio
Edz(in)o Ilonka Tamás
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Imre Hámory [1] naskiĝis la 9-an de junio 1909 (laŭ la hungara Vikipedio en majo) en Bakonytamási, li mortis la 12-an de novembro 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Hámory frekventis pedagogian lernejon en Kalocsa, post la diplomo li instruis en Budapeŝto. Li lernis iomete ankaŭ kantoteknikon. En 1933 li estis premiita en kantokonkurso, tial li finis la kantolernadon de Ferenc Székelyhidy en Muzikakademio de Budapeŝto. En 1934 li akiris kontrakton en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li kantadis resume 80 baritonajn rolojn, ankaŭ plurajn hungarajn popolkantojn, fine li kantadis ankaŭ en la Hungara Radio kaj kelkaj filmoj. Foje en Usono li kantis malpermesitan kanton, tial hejmenveninta la Operejo forigis lin, eĉ li estis deportita al Biatorbágy. Tie li laboris kiel kampogardisto, porkisto kaj simpla fabrika laboristo. Inter 1950-1957 li havis kantistajn rolojn en Teatro Csokonai (Debrecen), poste en la Operejo. En 1965 li retiriĝis pro malsano. Li ricevis postmortan premion en 1999.

Li edziĝis en 1936, pro eksedziĝo li denove edziĝis en 1941, en la sekvaj jaroj 2 filoj naskiĝis.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Filmaj roloj redakti

  • A leányvári boszorkány (1938)
  • Borcsa Amerikában (1938)
  • I. Magyar Kívánsághangverseny (1943)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto
  • strato en Biatorbágy

Fontoj redakti