Imre Hatvani, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hatvani Imre estis hungara advokato, neregula trupestro, oficiro.

Imre Hatvani
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1818 (1818-07-19)
en Monostorpályi
Morto 15-an de marto 1856 (1856-03-15) (37-jaraĝa)
en Buda
Okupo
Okupo revoluciulo
vdr

Imre Hatvani[1] naskiĝis la 19-an de julio 1818 en Monostorpályi, li mortis la 16-an de marto 1856 en Buda (laŭ aliaj informoj la mortotago estis la 15-a).

Biografio redakti

Imre Hatvani akiris advokatan diplomon en kolegio de Debrecen, poste li faris jurajn laborojn province. Li faris kambiofalsaĵon, tial lia jura profesio estis malpermesita. Li aliĝis al la hungara revolucio de 1848, li redaktis gazeton, kiu aperis nur unufoje. Li estis trupestro de neregula hungara trupo en rango majoro. En aprilo de 1849 li aranĝis oficiale trupon en Bihar (reĝa departemento). En la sekva monato okazis pactraktadoj inter Jozefo Bem kaj Avram Iancu, dum neatendite kaj senpermese Hatvani atakis la rumanojn kaj faris kontraŭleĝajn agojn. La rumanoj nature rebatis kaj ĉesis la komenciĝanta paco. Post fiasko de la revolucio Hatvani rifuĝis al Usono, tamen li revenis en 1850 por krei liberecbatalon. Li estis arestita kaj mortis en prizono pro malsatprotesto. Li edziĝis en 1846, lia edzino naskis filon.

Lia sola kontribuo redakti

  • Szózat az oláhfaj védelmében (1848)

Fontoj redakti

Referencoj redakti