Imre Horváth (biologo)

Imre Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Imre estis hungara biologo, profesoro.

Imre Horváth
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1926 (1926-09-04)
en Hódmezővásárhely
Morto 16-an de septembro 1979 (1979-09-16) (53-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo biologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Imre Horváth [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1926 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 16-an de septembro 1979 en Szeged.

Biografio

redakti

Imre Horváth akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1950. Post siaj studoj li laboris en la universitata biologia instituto, ekde 1956 en la klimara instituto. En 1958 li iĝis docento en kampuso en Gödöllő, en la sama jaro li kandidatiĝis. En 1965 li estis nomumita katedrestro kaj docento, en 1968 universitata profesoro en Universitato de Szeged. Li doktoriĝis en 1968 kaj li estis gvidanto de la botanika ĝardeno. Li okupiĝis pri efikoj de la lumo pri la kreskaĵoj.

Fontoj

redakti