Imre Izsák [iĵAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Izsák Imre Gyula estis hungara matematikisto, astronomo, profesoro.

Imre Izsák [1] naskiĝis la 21-an de februaro 1929 en Zalaegerszeg. Li mortis la 1965 en Parizo.

Biografio redakti

Imre Izsák frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en militlernejo en Kőszeg. Li estis tiel talenta lernanto, ke li estis sendita al armeteknologia lernejo de Esztergom. En 1944 la lernejo translokiĝis al Germana Regno, kie li iĝis militkaptito de Usono. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj lernis plu en gimnazio, poste ekde 1947 en Sciencuniversitato Pázmány Péter. En 1951 li eklaboris en astronomia observatorio en Budapeŝto. Post 2 jaroj li ekinstruis en Scienca Universitato de Szeged, krome li okupiĝis astronomio. Post la Hungara revolucio de 1956 li forlasis la landon, en 1957 li havis postenon en observatorio en Zuriko. En la sekva jaro li havis diversajn esplorajn kaj instruajn postenojn en Usono. Li precize kalkulis formon de la Tero laŭ la sputnikoj en 1961. Li konstatis, ke la Tero ne estas preciza globo. Tio portis al vi tutmondan famon. Li havis postenon en NASA, krome li instruis en Harvardo. Li vojaĝis al astronomia renkontiĝo en Parizon, kie li mortis pro koratako. Li estis entombigita en Kambriĝo.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti