Imre Kőszegi [kOsegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőszegi Imre estas hungara drumisto, altlerneja instruisto.

Imre Kőszegi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1944 (1944-12-06) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo drumisto
vdr

Imre Kőszegi[1] naskiĝis la 6-an de decembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Kőszegi frue ricevis pianlecionojn, baldaŭ li estis memlernanto pri drumoj. Li maturiĝis en muzikarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1963, poste li aliĝis al ĵazorkestro de Aladár Pege. Inter 1966 kaj 1970 li estis drumisto en okcidenta Eŭropo, poste li estis la kvara muzikisto de Aladár Pege, János Gonda kaj György Szabados. En 1975 li fondis propran ĵazorkestron kaj koncertis en plena Okcidenta Germanio, post 5 jaroj li fondis internacian ĵazorkestron, sed li ofte estas drumisto en alies ĵazorkestroj. En 1992 li ekinstruis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li ricevis premiojn inter 1982-2014.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti