Imre Kelen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelen Imre estis hungara grafikisto, karikaturisto, verkisto. Lia familia nomvarianto estis Klein, liaj personaj nomvariantoj estis eksterlande Emery, Emerich.

Imre Kelen
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1896 (1896-12-22)
en Sziget (Győr)
Morto 12-an de oktobro 1978 (1978-10-12) (81-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo grafikistoilustristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre Kelen [1] naskiĝis la 22-an de decembro 1896 en Győr, li mortis la 9-an de oktobro 1978 en Vieno (laŭ la germana Vikipedio la mortotago estas la 12-a).

Biografio redakti

Imre Kelen abiturientis en sia naskiĝurbo en 1915, poste li batalis dum la 1-a mondmilito inter 1915-1917, poste li eksiĝis kun ordeno. Ekde 1917 liaj karikaturoj, ilustraĵoj aperis en signifaj gazetoj (ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko). Post falo de la Sovetrespubliko li migris al Munkeno. Li studis en privata lernejo de en:Hans Hofmann, dume liaj desegnaĵoj aperis en germanaj kaj hungaraj gazetoj. En 1922 li translokiĝis al Ĝenevo, kie liaj politikaj karikaturoj iĝis mondfamaj. Iom poste li estis migra karikaturisto en eŭropaj urboj. Antaŭ la 2-a mondmilito li translokiĝis al Novjorko, kie plej ofte li estis radiisto kaj televiziisto. Ĝis 1963 li redaktis hungarlingvajn dissendojn. Post la emeritiĝo li verkis librojn.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Győr (1922)
  • Ĝenevo (1934)
  • Budapeŝto (1976)

Elektitaj libroj redakti

  • Guignol and Lausanne (kunaŭtoro, 25 desegnaĵoj, Ĝenevo, 1922)
  • Indian Round Table Conference (kunaŭtoro, 1930)
  • The League at Lunch (1936)
  • Yussuf the Ostrich (1943)
  • Platypus at large (1960)
  • Peace in their time. Men who led us in and out of war, 1914-1945 (Londono, 1964)
  • anglalingva membiografio (Londono, 1964)
  • Hammarskjold (Novjorko, 1966)
  • Leonardo Da Vinci's Advice to Artists (Novjorko, 1974, 1991)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-06. Alirita 2019-01-06.