Malfermi la ĉefan menuon

Imre Kertész

hungara verkisto

KERTÉSZ Imre [KERte:s IMre] (naskiĝis la 9-an de novembro 1929, mortis la 31-an de marto 2016 en Budapeŝto[1]) estis hungara verkisto. En 2002 li fariĝis la unua verkisto el Hungario kiu gajnis la Premion Nobel de Literaturo, pro verko kiu pentras la fragilan sperton de la individuo kontraŭ la arbitreco de la Historio.

Imre Kertész
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Kertész Imre cropped.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1929 (1929-11-09)
en Budapeŝto, Flag of Hungary (1915-1918, 1919-1946).svg Hungara reĝlando
Morto 31-an de marto 2016 (2016-03-31) (86-jara)
en Budapeŝto
Mortokialo Parkinsona malsano [#]
Tombo Fiumei Street Cemetery [#]
Lingvoj hungara lingvo [#]
Ŝtataneco Hungara reĝlando • Dua Hungara Respubliko • Hungara Popola RespublikoHungario [#]
Profesio
Profesio verkistotradukisto • romanisto • ĵurnalisto • scenaristo • aŭtoro [#]
Laborkampo Holokaŭsto [#]
Verkoj Sensorteco ❦
Q12033529 [#]
Honorigoj Nobel-premio pri literaturo • Pour le Mérite for Sciences and Arts • Kossuth-premio • Herder Prize • Knight Commander's Cross of the Order of Merit of the Federal Republic of Germany • Ernst Reuter Medal • Literaturpreis des Landes Brandenburg • Sándor Márai Prize • Milán Prize • Tibor Déry Prize • Friedrich-Gundolf-Preis • Ordeno de Sanka Stefano el Hungario • Grand Cross of the Order of Merit of Hungary • Adelbert von Chamisso Prize • Goethe Medal • Honorary doctor of the Free University of Berlin • Q876110 • Leipzig Book Award for European Understanding • Marion-Samuel-Preis [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Imre Kertész

Kertész naskiĝis en Budapeŝto en malriĉa juda familio; lia patro estis lignaĵvendisto, la patrino modesta dungitino. Juda sed ne praktikanta, en 1944 li estis deportita al Auschwitz kaj al Buchenwald. Ĉi tiu sperto profunde markis lin kaj inspiris lian tutan verkaron.

Reveninte en Hungarion, en 1945, li troviĝis sola, ĉiuj membroj de sia familio malaperintaj. En 1948, li eklaboris kiel ĵurnalisto. Tamen lia gazeto fariĝis en 1951 la oficiala organo de la Komunista partio kaj Kertész estis maldungita. Li portempe laboris en fabriko kaj en ofico de la Ministerio pri Industrio.

Maldungita en 1953 li dediĉis sin al verkado kaj tradukado. De la fino de la jaroj 1950-aj kaj dum la 1960-aj li verkadis muzikajn komediojn por perlabori sian vivon. Li ankaŭ tradukis el la germana al la hungara verkojn de Nietzsche, Freud, Hofmannsthal, Schnitzler, Roth, Wittgenstein kaj Canetti, kiuj influis lian literaturan kreadon. En la jaroj 1960-aj li ekverkis sian ĉefan verkon Sorstalanság (Sensorteco), vivrakonto de juna hungara deportito, larĝe inspirita de propraj spertoj. Ĝi temas pri la Holokaŭsto. Tiu romano aperis nur en 1975 kaj estis malatentata. Nur post reeldono en 1985 ĝi renkontis sukceson.

Flankenlasita de la komunista registaro, Kertész ekestis konsiderata kiel granda verkisto nur en la fino de la jaroj 1980-aj.

Kertész gajnis la brandenburgian literaturan premion en 1995, la Leipziger Buchpreis zur Europäischen Verständigung en 1997, la Herder-Preis kaj la WELT-Literaturpreis en 2000, la Ehrenpreis der Robert-Bosch-Stiftung en 2001 kaj la Hans-Sahl-Preis en 2002.

En EsperantoRedakti

 
Kovrilpaĝo de Sensorteco

La romano Sensorteco aperis en 2003 ĉe la Budapeŝta eldonejo Aranygolyó, en la Serio Oriento-Okcidento de UEA, esperantigita de István Ertl. La eldonon de ĉi tiu traduko, same kiel la publikigon en 2004 de traduko en la romaan lingvon, financis hungara esperantistino ĉin-origina, LIN Nagy.

Listo de verkojRedakti

  • Sorstalanság ("Sensorteco", 1975)
  • A nyomkereső ("La skolto", 1977)
  • Detektívtörténet ("Detektivhistorio", 1977)
  • A kudarc ("La fiasko", 1988)
  • Kaddis a meg nem született gyermekért ("Kadiŝo por la nenaskota infano", 1990)
  • Az angol lobogó ("La angla standardo", 1991.)
  • Gályanapló ("Taglibro de galero", 1992)
  • Jegyzőkönyv ("Protokolo", 1993)
  • A holocaust mint kultúra ("La Holokaŭsto kiel kulturo", 1993)
  • Valaki más: a változás krónikája ("Iu alia: kroniko de metamorfozo", 1997)
  • A gondolatnyi csend, amíg a kivégzőosztag újratölt ( "La pensolonga silento dum la ekzekuta taĉmento reŝargas", 1998)
  • A száműzött nyelv ("La ekzilita lingvo", 2001)
  • Felszámolás ("Likvidado", 2003)
  • K. dosszié ("Dosiero K.", 2006)

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti