Imre Kinszki [kinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kinszki Imre estis hungara fotisto. Lia avo estis Zsigmond Schiller.

Imre Kinszki
Imre Kinszki
Imre Kinszki
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1901 (1901-03-10)
en Budapeŝto
Morto frua 1945
en nazia Germanio
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Imre Kinszki
Okupo
Okupo fotisto
vdr

Imre Kinszki[1] naskiĝis la 10-an de marto 1901 en Budapeŝto, li mortis en 1945 en nazia Germanio.

Memortabulo pri Imre Kinszki
Trotuarkvadrato pri Imre Kinszki

Biografio redakti

Imre Kinszki devenis el juda familio. Li maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li devis interrompi la studadon en la universitato pro la kontraŭjudaj leĝoj. Li iĝis simpla kontoristo kaj libertempe li komencis fotadi. En la 1930-aj jaroj liaj fotoj aperis ekzemple en Nyugat, Vasárnapi Újság, National Geographic. Ekde 1943 li plurfoje estis trudlaboristo en Hungarlando, fine en 1945 li estis deportita al nazia Germanio, kie li malaperis en nekonata cirkonstanco. Li edziĝis en 1926, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1926 kaj 1934.

Elektitaj fotoj redakti

  • En parko
  • Flugilo de Neuropterida

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2011)
  • trotuarkvadrato en Budapeŝto

Fontoj redakti

Referencoj redakti