Imre Kovács (nobela juĝisto)

Imre Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Imre estis hungara nobela juĝisto, unu el la kreintoj de la hungara stenografio, bienulo.

Imre Kovács
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de decembro 1792(nun 1792-12-13)
en Hungario Arad (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 25-an de junio 1862
en Hungario Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo oficisto
vdr

Imre Kovács[1] naskiĝis la 13-an de decembro 1792 en Arad (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempe en Rumanio), li mortis la 25-an de junio 1862 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Oradea en Rumanio).

Biografio redakti

Imre Kovács maturiĝis en gimnazio en Nagyvárad, poste li akiris juran diplomon en la Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad). Inter 1816-1837 li havis postenon en Bihar (reĝa departemento), poste li estis nobela juĝisto en Nagyszalonta, ekde 1845 ĉefjuĝisto. En 1841 li redaktis politikaj gazeton, li estis adepto de Ferenc Kazinczy. Li estis pioniro de hungara stenografio kaj li verkis kelkfoje poemojn kaj teatraĵojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Zoltán házassága (teatraĵo, 1835)
  • Népdal felséges császárunk és apostoli királyunk, Ferencz József urunk... (1857)
  • kelkaj teatraĵoj restis en manuskripto, tamen ili estis prezentitaj en teatro

Fontoj redakti

Referencoj redakti