Imre Pethes [peteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pethes Imre estis hungara aktoro, reĝisoro, akademia instruisto. Lia filo estis Sándor Pethes

Imre Pethes
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1864 (1864-12-18)
en Jászárokszállás
Morto 14-an de novembro 1924 (1924-11-14) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Sándor Pethes
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr
Imre Pethes kiel Cyrano de Bergerac

Imre Pethes [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1864 en Jászárokszállás, li mortis la 14-an de novembro 1924 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Pethes frekventis gimnazion en Jászberény, poste li studis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1890. Post siaj studoj li ricevis rolojn en diversaj provincaj urboj (komence en Győr). En la jaroj 1900 kaj 1901 li aliĝis al trupo de Lajos Makó, lie jam en malgranda teatro de Budapeŝto li ricevis la rolon de Cyrano de Bergerac. Tiu rolo faris tutlandan konatecon. Inter 1903 kaj 1924 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li havis rolojn resume en 25 teatraĵoj de Ŝekspiro, resume pli ol 200 aliajn rolojn. En 1923 li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Ekde 1918 ĝismorte li instruis en la menciita akademio. Li estis ankaŭ reĝisoro de 8 teatraĵoj.

Elektitaj roloj teatraj redakti

Elektitaj roloj kinejaj redakti

  • A szentjóbi erdő titka (1917)
  • A Papagály (1918)

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Fontoj redakti