Imre POZSGAY [poĵgai] (naskiĝis la 26-an de novembro 1933 en Kóny, Hungario) estis hungara politikisto, profesoro, parlamentano. Li mortis la 25-an de marto 2016 en Budapeŝto.

Imre Pozsgay
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1933 (1933-11-26)
en Kóny
Morto 25-an de marto 2016 (2016-03-25) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungararusa
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Post studado de filozofio kaj historio li anis en 1950 la komunistan "partion de la hungaraj laboristoj" (ekde 1956 Hungara Socialista Laborista Partio. Li akiris diplomon en instituto pri Lenino en 1957. Li estis nomumita subministro pri kulturo en 1975. Dum la jaroj 1976 ĝis 1982 li estis ministro, poste li gvidis la Patriotan Popolfronton ĝis 1988, fine li estis ŝtatministro 2 jarojn. Inter 1983-1994 li estis parlamenta deputito. Li ricevis ankaŭ diversajn oficojn kaj anis la Centran Komitaton de 1980 ĝis 1989, la politikan komitaton de 1988 ĝis 1989. Li defendis novordigon en Hungario laŭ demokratio.

Li estis la unua, kiu deklaris, ke en 1956 popola ribelo okazis kaj ne kontraŭrevolucio. En 1989 li estis protektanto de la tuteŭropa pikniko. Depost fino de la socialismo li ĉefe instruis. En 1991 li estis nomumita profesoro de Universitato Lajos Kossuth. Ekde 2003 li instruis en Kalvinana Universitato Gáspár Károli.

Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Liaj kontribuoj redakti

  • Szocialista társadalom és humanizmus (1978)
  • Esélyünk a reform (1988)
  • Politikuspálya a pártállamban és a rendszerváltásban (1993)
  • Koronatanú és tettestárs (1998)
  • A rendszerváltás (k)ára (2003)

Fontoj redakti