Imre Révész (pentristo)
Imre Révész [rEvEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Révész Imre estis hungara pentristo, grafikisto. Lia familia nomo estis Csebrai [ĉebrai] ĝis 1883.
Imre Révész | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1859 en Sátoraljaújhely |
Morto | 3-an de februaro 1945 (86-jaraĝa) en Vinohradiv |
Tombo | Vinohradiv |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno (–1879) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Imre Révész [1][rompita ligilo] naskiĝis la 21-an de januaro 1859 en Sátoraljaújhely, li mortis la 3-an de februaro 1945 en Sovetunio en Vinogradov (nuntempa Vinohradiv en Ukrainio).
Biografio
redaktiImre Révész frekventis gimnazion en Debrecen, poste inter 1873-1875 en arta akademio en Vieno. En la studjaro 1878 li lernis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto de Bertalan Székely, poste li denove lernis en Vieno en la akademio 3 jarojn. Lia debuta ekspozicio okazis en la fruaj 1880-aj jaroj en Budapeŝto. Inter 1882 kaj 1885 li lernis rekte de Mihály Munkácsy en Parizo. En 1884 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 filinojn. Ekde 1904 li instruis en la Belarta Altlernejo, en 1918 en Artistkolonio (Nagybánya), inter 1920-1931 en Artistkolonio (Kecskemét). En la sekvaj jaroj li retiriĝis pro malbona stato de siaj okuloj.
Li pentris multajn ĝenropentraĵojn, ofte li ilustris poemojn de Sándor Petőfi.
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Cziráky Béla gróf, a főispán (vidu la bildon!)
- Csárdai jelent - premiita en 1882
- Panem! (1899) - lia ĉefa pentraĵo, premiita en 1901 (vidu la bildon!)
- Menekülők premiita en 1889 en Parizo
- Önarckép (Memportreto)
Elektitaj disĉiploj
redaktiMemorigiloj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio