Imre Rajczy [rajci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajczy Imre estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, ministeria oficisto. Lia origina familia nomo estis Rasztovich [rastoviĉ] ĝis 1935.

Imre Rajczy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1911 (1911-11-08)
en Szombathely
Morto 31-an de marto 1978 (1978-03-31) (66-jaraĝa)
en Bonaero
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Imre Rajczy[1] naskiĝis la 8-an de novembro 1911 en Szombathely, li mortis la 31-an de marto 1978 en Bonaero.

Biografio redakti

Imre Rajczy maturiĝis en premonstrata gimnazio en sia naskiĝurbo en 1929, li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1935. Post la diplomo li laboris en ministerio. En 1945 li migris al Argentino, ĉar la proksimiĝanta socialismo forigis la tiuspecajn postenulojn. En Bonaero inter 1956-1966 li havis altan postenon en firmao.

Li edziĝis en 1937, lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1935-1943, po unu germanan kaj bulgaran premiojn en 1944.

Sporta kariero redakti

En sia aĝo 15 li komencis skermi. Inter 1933-1939 li estis membro de la hungara nacia teamo, en 1937 li estis hungara ĉampiono individue. Li estis olimpiano en la Somera Olimpiko 1936 kun ora medalo teame. En Bonaero li estis trejnisto jardekon.

Memorigiloj redakti

memortabulo en Szombathely (2001)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

{{{-}}}