SÜKEI Imre (sykei) estis hungara reformita pastro, fondinto de la reformita eklezio en Bukareŝto naskita en Szőkefalva, ĉirkaŭ 1780 kaj mortinta en Bukareŝto la 18-an de januaro 1848. Li estis la patro de Károly Sükei.

Biografio redakti

Imre Sükei studis en Székelyudvarhely kaj Koloĵvaro. En 1815 li establis en Bukareŝto la reformitan eklezion, kies li estis pastro. Li konstruigis tie reformitan preĝejon, lernejon, loĝejojn por pastro kaj kantoro. Li klopodis kunteni la hungarojn de Valaĥio kaj de la eŭropa parto de Turkio. Li deziris organizi reformitan eklezion ankaŭ en Konstantinopolo.

Verkoj ĉefaj redakti

  • A keresztyén vallás terjedése… (Nagyszeben, 1831);
  • Hitvallása…a ref. ecclesiának… (Pest, 1832);
  • Über die Verbreitung des christlichen Glaubens(Pest, 1832);
  • Trauerrede bei der Todesfeier Weiland Sr. k. k. apost. Majestat Franz I... (Brassó, 1835).

Fonto redakti

  • Magyar életrajzi lexikon