Imre Simay [ŝimai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Simay Imre Károly estis hungara skulptisto, pentristo, altlerneja instruisto.

Imre Simay
Imre Simay
Imre Simay
Persona informo
Naskonomo Simay Imre Károly
Naskiĝo 16-an de decembro 1874 (1874-12-16)
en Budapeŝto
Morto 19-an de aprilo 1955 (1955-04-19) (80-jaraĝa)
en Érd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto • grafikartisto • pentristo • desegnisto
vdr

Imre Simay [1] Arkivigite je 2018-02-26 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de decembro 1874 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de aprilo 1955 en Érd.

Biografio redakti

Imre Simay studis pentroarton en Vieno kaj Munkeno. Reveninta en Vienon li pentradis plej ofte bestojn en la bestoĝardeno. Post jaroj li plulernis en la sama urbo en majstrolernejo. Baldaŭ li okupiĝis pri skulptado. En Budapeŝto li instruis en la Industriarta Altlernejo, eĉ li estis rektoro inter 1925-1927. Depost 1930 li okupiĝis nur pri pentrado. Li ricevis premiojn en 1905 kaj 1907.

Elektitaj skulptaĵoj redakti

  • 1905 Családi öröm
  • 1906 Ikrek (marmoro)
  • 1907 Mama meg a kicsinye (bronzo, ora medalo de Arthalo Budapeŝto)
  • 1908 Oroszlánpár (bronzo)
  • Haldokló majom és a kicsinye (gipso)

Elektitaj similaj artaĵoj redakti

  • 1895 Habsburg Rudolf megbünteti a rablólovagokat (pentraĵo)
  • Önarckép (krajono)
  • Palaeopelicani
  • Hiéna
  • A beteg (kreto)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti