Imre STEINDL [ŝtejnl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Steindl Imre estis elstara hungara arkitekto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio. Imre Steindl [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1839 en Pest (urbo). Li mortis la 31-an de aŭgusto 1902 en Budapeŝto.

Imre Steindl
Imre Steindl 1884
Imre Steindl 1884
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1839 (1839-10-29)
en Peŝto
Morto 31-an de aŭgusto 1902 (1902-08-31) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika Universitato ĉe VienoAkademio de Belartoj de VienoTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto
Verkoj Preĝejo de Elizabeto de Hungario
Parlamentejo de Hungario
vdr

Biografio redakti

 
Busto pri Imre Steindl 1899

Imre Steindl studis en urbo Pest kaj Vieno, poste li studvojaĝis en Germanio kaj Francio. Hejmenveninta en 1870 li ekinstruis en teknikuniversitato de Buda. Baldaŭe li ankaŭ planadis konstruaĵojn. Lia unua grava konstruaĵo estis la nova urbodomo jam en Budapeŝto. Li ofte okupiĝis pri renovigoj de historiaj monumentoj, tamen lia ĉefverko estis la parlamentejo (inter 19 planoj la lia estis elektita). Liaj konstruaĵoj estas videblaj en la tiutempa Hungara reĝlando, aktuale ankaŭ en Slovakio, Rumanio, ktp. Li ricevis diversajn premiojn.

La asteroido 150081 Steindl estis nomita lia memoro

Verkaro (ankaŭ renovigoj) (elekto) redakti

 
Parlamentejo en Budapeŝto

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti