Imre Széchényi (komponisto)
Grafo Imre Széchényi [sEĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchényi Imre estis aŭstrohungara aristokrato, magnato, komponisto, diplomato, parlamentano, senatano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis sárvári kaj felsővidéki [ŝArvAri felŝOvidEki]. Li estis nepo de Ferenc Széchényi kaj frato de Dénes Széchényi.
Imre Széchényi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1825 en Vieno |
Morto | 11-an de marto 1898 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Lajos Széchényi (en) ![]() ![]() |
Patrino | Gräfin Francisca von Wurmbrand-Stuppach (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Dénes Széchényi ![]() |
Infanoj | László Széchenyi (en) ![]() ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ![]() |

Imre Széchényi [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1825 en Vieno, li mortis la 11-an de marto 1898 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPro la pozicio de la familio, Imre Széchényi estis edukita en kortego de Habsburgoj kune kun Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj Maksimiliano (Meksiko). Inter 1838-1843 li frekventis lernejon en Pozsony. Imre Széchényi parolis 5 lingvojn, pianludis kaj komponis muzikon. En 1845 lia komponaĵo aperis, en la sama jaro li iĝis diplomato en Romo. En 1848 li servis en Stokholmo, de 1850 ĝis 1851 en Frankfurto ĉe Majno, kie li amikiĝis kun la estonta kanceliero Otto von Bismarck. En 1852 li servis en Bruselo kaj Parizo, post 2 jaroj en Sankt-Peterburgo, kie lia amiko estis Johann Strauß (filo). En 1860 li estis nomumita ambasadoro en Napolo, en 1878 en Berlino, fine en 1892 li forlasis la diplomation kaj estis parlamenta deputito. Intertempe en 1867 li edziĝis kaj 4 filoj naskiĝis. Plej ofte li komponis danceblajn kantojn (valsoj, mazurkoj, polkoj, ĉardaŝoj) aŭ kantojn poe poemoj. Komponaĵoj de Széchényi paŝo post paŝo forgesiĝis, tamen en la frua 21-a jarcento familiano de Széchényi esploris la verkojn. Ili estis reeldonitaj, en 2016 koncerto okazis pri liaj verkoj. Grafo Széchényi ricevis aŭstran kaj prusan ordenojn.
Elektitaj koncertoj
redakti- Berlino (1886, kie Széchényi prezentis siajn proprajn verkojn)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- germanlingva biografio
- [1] Arkivigite je 2019-07-01 per la retarkivo Wayback Machine